Ikervár
Ikervár estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár. Ikervár signifas hungare: ĝemelo-fortikaĵo, temas pri fortikaĵoj ambaŭflanke de Rába.
Ikervár | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9756 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 598 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 45 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 13′ N, 16° 54′ O (mapo)47.209316.8953Koordinatoj: 47° 13′ N, 16° 54′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 35,34 km² (3 534 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ikervár [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Poŝtkodo: 9756
- Telefonkodo: 95
- Areo: 35 km²
- Loĝantaro: 1900
Situo redakti
Ikervár (iama kampurbo) situas en maldekstra flanko de Rába, poste laŭ la fluo troviĝas Sárvár.
Historio redakti
Oni trovis objektojn, ilojn el la bronzepoko kaj romia epoko. Hungaroj sekvis la romianojn, estis konstruita fortikaĵo, kie en 1073 reĝo Salomono kaj princo Géza la 1-a paciĝis. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1532. Fine de la 18-a jarcento la fortikaĵo malgraviĝis kaj neniiĝis, tiamaj posedantoj de la regiono familio Batthyány konstruis kastelon. En 1896 la unua hungara akvocentralo konstruiĝis laŭ Rába.
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En Ikervár naskiĝis pentristo Gyula Batthyány.