Iktero (el la greka icterus) estas malsano-simptomo, karakterizita per flaviĝo de la haŭto kaj de la okula konjunktivo. Ĝin kaŭzas la plimultiĝo de bilirubin-enhavo en la sangosero (bilirubino estas flavkolora farbaĵo en la galo). Tiu farbaĵo kolorigas laŭpaŝe la haŭton, organojn, mukan membranon, skleroton.

Iktero
klinika signo • simptomo aŭ signo

Iktero kiel simptomo de hepatito A

Iktero kiel simptomo de hepatito A
KIM-10 R17.-
MeSH [1]
vdr

Tri tipoj

  • hemolita iktero: Se la erirtocitoj abrupte disfalas, granda kvanto de galofarbaĵo estiĝas el la tiam liberiĝantaj hemoglobinoj. En la sangosero plimultiĝas la bilirubin-glukuronido. Tiukaze la fekaĵo estas pli malhelo ol normalokaze, oni trovas en la urino multan urobilinogenon kaj neniom da bilirubino.
  • parenĥima iktero: La sekrecia funkcio de la hepetaj ĉeloj ĉesas kaj la galofarbaĵo sorbiĝas el la galaj kanaletoj. Ĝin kaŭzas bakterioj, viroj, venenoj. La bilirubin-enhavo de la sangosero altiĝas, la urino entenas bilirubinon-urobilinogenon.
  • meĥanika iktero: ĝin kaŭzas la ŝtopiĝo de la grandaj galokanaletoj. En la sero plimultiĝas la libera bilirubino, la fekaĵo estas senkolora (?), la urino entenas bilirubinon, sed neniom da urobiligeno.

Eksteraj ligiloj redakti