Ilarejo Esperantista

Ilarejo Esperantista estis Esperanto-grupo fondita 1907 en Helsinki. Ĝia celo estis vendi presaĵojn kaj aliajn varojn por disvastigo de la internacia helplingvo Esperanto en Finnlando. Oni ankaŭ tuj decidis ke Ilarejo havu propran gazeton. Ilarejo funkciis nur tri jarojn, sed estis oficiale malfondita 20 jarojn pli malfrue en decembro 1931.