Tiu ĉi artikolo estas pri vilaĝo en Anglio. Ekzistas ankaŭ alia Ilchester en Marilando.


Ilchester estas vilaĝo kaj paroĥo en Somerset (Anglio) kaj situas ĉe rivero Yeo 8 km norde de Yeovil. Ĝi havas ĉ. 2.000 loĝantojn.

Preter la vilaĝo iras aŭtovojo A303. Aliflanke de la rivero situas vilaĝo Northover, al kiu kondukas ŝtona ponto. Por la loka ekonomio gravas granda fabriko de fromaĝo (Ilchester Cheese).

En la romia tempo tie estis fuorto nomata Lindinis, kiu protektis romian vojon. En mezepoko la loko portis la nomon Givelcestre, kiu signifas "kastelo ĉe Ivel" (tiama nomo de la rivero). Iom antaŭ 1200 Henriko la 2-a donis al ĝi aŭtonomecajn rajtojn laŭ la modelo de Winchester. En la 18-a jarcento ĝi estis ĉefloko de Somerset; post la disvastiĝo de fervojo la manko de fervoja stacio malgravigis ĝin, kaj urbo Taunton prenis la ĉeflokan rolon.

En la vilaĝo troviĝas historia muzeo.

Proksime de Ilchester kredeble naskiĝis Roger Bacon.

Eksteraj ligiloj redakti