Ilfeld ĝis la fino de 2011 estis memstara administra komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordhausen de la federacia lando Turingio. Fine de 2010 la komunumo havis 2954 loĝantojn. Ekde la jaro 2012 ĝi kun la najbara eksa komunumo Niedersachswerfen konsistigas la novan komunumon Harztor.

Ilfeld
Blazono
Ilfeld (Germanio)
Ilfeld (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Nordhausen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Hohnstein/Südharz
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036331
Poŝtkodo 99768
Aŭtomobila kodo NDH
Politiko
Komunumestro Rene Schröter-Appenrodt
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Ilgerstraße 51
Demografio
Loĝantaro 2954 (stato: fine de 2010)
Geografio
Geografia situo 51° 35′ N, 10° 47′ O (mapo)51.57722222222210.787222222222Koordinatoj: 51° 35′ N, 10° 47′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 240 - 332 m
Areo 62,33 km²
Oficiala retejo http://www.ilfeld.de/
vdr
panoramo de Ilfeld
kliniko Neander, eksa monaĥejo

Historio la komunumo evoluis apud la premonstrata Monaĥejo Ilfeld.

Historio redakti

Ĝis la komenco de la 16-a jarcento redakti

La ĝermana tribo de la Turingoj de nordo venis en la regionon de Ilfeld. En 531 ĝi iĝis parto de la Franka Imperio. Meze de la 9-a jarcento la govia grafo de Hohnstein estis viculo de lia landgrafa moŝto Ludoviko la 3-a (Turingio). En 1061 grafo Konrado de Sangerhausen aĉetis de grafo Beringer de Bielstein-Linderbeck parton de Harco kaj alikonstruigis la malnovan kastelon sur Hohnstein-monto en solidan palacon. Antaŭ 1100 grafo Ilger de Sangerhausen-Hohnstein konstruigis kastelon Il(ger)burg montete. Post mortigo de sia kuzo, la grafo de Beichlingen, li donacis pentofare lucernon sur ŝtonkolono en la Harco-valo. E

n 1172 grafo Ilger la 2-a troviĝis en krucmilito apud Jerusalemo kun Henriko la Leono. En 1184 li nomumitis grafo de Hohnstein pro siaj servoj fare de la dankema imperiestro Frederiko la 1-a ĉe la Erfurta princa kongreso. Li estis la prapatro de la pli juna linio Hohnstein. En 1189 li financis tutan monaĥejon, konstruotan el la ŝtonoj de la norda kastelo.

Grafo Henriko la 1-a de Stolberg aliĝis en 1227 al la krucmilito kun la turingia landgrafo Ludoviko. Kastelo Heinrichsburg konstruitis ĉ. la jaro 1300 fare de grafo Henriko la 3-a situante inter Hohnstein kaj Ebersburg. La cistercia monaĥejo de Walkenried perdis en 1327 murde sian abaton, filon de la grafo de Hohnstein. Venĝo direktis sin tuj kontraŭ la monakoj. En 1412 ĝis 1415 invaditis Flegler-hordo Burgon Hohnstein kaj la juna grafo, portante nur sian ĉemizon, lastmomente povis fuĝi al la monaĥejo de Ilfeld. De tie li reengvidis la armeon de la duko de Saksio-Meißen. En 1417 akiris la grafo de Stolberg kaj Hohnstein-kastelon kaj la suverenecon tiean. Fortikigo de Ilfeld necesis en 1423.

Post Reformacio redakti

En 1525 predikis Marteno Lutero kontraŭ ribelemaj kamparanoj en la Blazio-kirko. Ili estis atakintaj la monaĥejon en Ilfeld kaj la kastelon Hohnstein. Reformacio efektiviĝis en 1544 en la vilaĝoj Ilfeld kaj Wiegersdorf. En 1550 la fama filologo Michael Neander venis al Ilfeld. Post la morto de la lasta grafo de Hohenstein, Ernesto la 7-a, lia korpo entombigitis en la klostro-kirko de Walkenried. Dum la Tridekjara milito (1625) trapasis la vilaĝon danaj trupoj; sekvis la armeo de Tilly sekvis kaj la monaĥeja lernejo devis fermiĝi por la daŭro de tri jaroj. Pestepidemio komenciĝis en 1626 kaj jaron poste fajrego detruis Kastelon Hohnstein. En 1629, kun la helpo de kroataj militistoj, monaĥoj reestablis la monaĥejan vivon sub abato Nihisus. Li provis dum du jaroj rekonverti la loĝantojn al la katolika kredo. Tiam ankaŭ la monaĥejaj dokumentoj estas kopiitaj kaj la originaloj estis sendataj al Prago. En 1635 Kastelo Hohnstein (malkun Ilfeld!) estis aljuĝita al la Stolberger-senjoroj. Aperis ankoraŭ imperiestraj trupoj trupoj ĉi tie. Malsato kaj epidemioj sekvis. Ĝis 1649 ankoraŭ venis multaj taĉmentoj; pli kaj pli da vilaĝoj minacis malpopoliĝi. En 1678 la urbodomo de Neustadt fajre damaĝitis. Plago estis en 1681, tertremo en 1682.

Dum la Sepjara milito, la armeo de Franclando, venkite ĉe Roßbach apud Reichardtswerben, marodis tie ĉi. En 1759 la aŭstroj postulis sume nepageblajn kontribuojn prenante ostaĝojn kaj mistraktante la loĝantojn. En 1760 venis la husaroj de Braunschweig al Ilfeld por okupi la Harc-trapasejon. Sed la Württemberger-oj venis de Nordhausen kaj venkis ilin en du bataloj el kiuj la dua okazis proksime de Ilfeld.

En 1766 la duko de Braunschweig fermis la altfornoperaciojn ĉe la Johannishütte en Ilfeld. Malsato pezis sur la loĝantaro en 1771. Ĝis 1790 liberigitis la kampularo de deviga laboro. En 1848 oni establis milicon en Ilfeld, Neustadt kaj aliaj najbaraj vilaĝoj. Gravege estis en 1899 la inaŭguro de la fervojlini Harzquerbahn ĝis Quedlinburg. En 1904/05 akvobaraĵo je Nordhausen konstruitis kaj en 1927 ĝia enhavo estis jam 1.100.075 kubaj metroj da akvo.

Elstaruloj redakti

Vidindaĵoj redakti

Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld)