Ilias Picta aŭ ankaŭ Ambrozia Iliado estas antikva manuskripto datita je la 4-a jarcento kiu prezentas scenojn de la Iliado de Homero.

Ilias Picta
manuskriptoiluminita manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
vdr
Bildo 47 de Ilias Picta: Aĥilo oferas al Zeŭzo

En 1608 ĝi estis akirita de kardinalo Federiko Borromeo kaj tiel pliigis la heredaĵon de la Ambrozia biblioteko, en kiu estas konservita kun la siglo F 205 Inf. La monsumo pagita al bibliofilo Gian Vincenzo Pinelli estis trimil eskudoj, cifero enorma por tiu tempo. Inter la folioj troviĝis unu de la 13a jarcento sur kiu estis gluitaj 52 pergamenaj fragmentoj kun 58 miniaturaj ilustraĵoj pri Iliado.

Sekve tiuj fragmentoj malgluitaj rivelis sur la verso sekcioj de la poemo skribitaj en majuskla skribo simila al la romia unciala skribo.

Temas pri unu el la plej antikvaj koncerne klasikan literaturon, kaj pri la sola ilustrita kopio de verkoj de Homero. Kun Vergilius Vaticanus (Vatikana Virgilio) kaj Vergilius Romanus (Roma Virgilio), ambaŭ de la 5-a jarcento, ĝi reirigas al la klasika epoko.

Vidu ankaŭ redakti