Ilija IVEZIĆ naskiĝis la 20-an de julio 1926 en kroata urbo Ricice. Li komencis sian karieron sur teatraj scenejoj en Zagrebo, Splito kaj Zadar. Sed lia persona pasio estis filmo; li rolis en 70 filmoj. Plimulte temis pri jugoslavaj filmoj, danke al roloj en filmoj de May li sukcesis ricevi rolojn ankaŭ en projektoj de internacia kunprodukto. Ivezić restis aktiva aktoro ankaŭ post disfalo de Jugoslavio.

Ilija Ivezić
Ilija Ivezić
Ilija Ivezić
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1926
en Ričice, Gračac, Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 14-an de aprilo 2016 (2016-04-14)
en Zagrebo
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Profesio
Alia nomo Elija Ivejić
Okupo teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1961 - nuntempo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ilija Ivezić en La trezoro sur Arĝenta lago
Ilija Ivezić en La trezoro sur Arĝenta lago
Ilija Ivezić en Winnetou I
Ilija Ivezić en Winnetou I

Ĉe filmoj de May Ivezić aperis tuj en La trezoro sur Arĝenta lago kiel Hilton, anstataŭanto de Cornel (Herbert Lom). Unu jaron poste li rolis en Winnetou I surflanke de Mario Adorf. En 1964 li estis en Winnetou II apud Anthony Steel kiel bandito Red. En filmo Inter vulturoj li prezentiĝis kiel Jackie. En Petrola princo li rolis Webster-on, en Winnetou III Clark-on, akompananton de Rollins (Rik Battaglia).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.