Ilja Muromec (aviadilo)

La aviadilo Ilja Muromec (ruse: "Илья Муромец") estis la unua amasproduktita bombaviadilo de la mondo. Ĝi estis masiva kvarmotora biplan-bombardilo, kiu deĵetis sian bombaron super malamika areo. Ĝi estis nomata post la rusa legenda figuro Ilja Muromec.

Aviadilo Ilja Muromec

Evoluo redakti

La Ilja Muromec estis konstruita en 1913 de Igor Sikorski en la Rusa-Balta Vagon-Fabriko en Sankt-Peterburgo. Ĝi baziĝis je la antaŭula modelo Russkij Vitjas kaj kiu havis gravan rolon en la rusa aervetura evoluo kaj en konstruo deplurmotoraj aviadiloj.

Oni planis la aviadilon kiel komfortan pasaĝeran aviadilon. Ĝi havis izolitan pasaĝeran salonon kaj komfortajn seĝojn, dormlokon kaj banejon. La aviadilo estis hejtita kaj havis elektran lumon. La unuaj testoj komenciĝis la 10-an de decembro 1913 kaj la unua flugo okazis la 25-an de februaro 1914 kun 16 pasaĝeroj. Inter la 21-a- 23-a de junio 1914 flugis la aviadilo de Sankt-Peterburgo al Kievo dum 14 horoj kaj 38 minutoj, kun nur unu landiĝo.

Kun komenco de la unua mondmilito, Sikorski trakonstruis la aviadilon al bombardilo. Ĝi povis kunporti 800 kg da bomboj kaj maŝinfusilojn por sindefendo. La motoroj estis kirasitaj per 5 mm-a ŝtalo.

Uzhistorio redakti

La aviadilojn transprenis la rusa aerarmeo en aŭgusto de 1914. La 10-an de decembro 1914 formiĝis bombarda stablo kun 10 aviadiloj (ĝis 1916 eĉ 20). Rusio perdis la unuan aviadilon la 12-an de septembro 1916 en batalo kontraŭ kvar Albatros-aviadiloj. Tiu estis la sola perdo de la aviotipo, 3 damaĝitaj aviadloj povis hejmenflugi.

La rusoj vendis la licencojn al Britio kaj Francio. La germanoj provis postkonstrui la aviadilon el la retsaĵoj de sola venkita Ilja Muromec. Tiu evoluo iĝis bazo pro la pli posta germana Giganta bombardilo.

Fine de 1916, la aviadilo iĝis tro peza pro la aldona armilizado. Sikorski tiam dediĉis sin al nova aviotipo, la Aleksander Nevski.

Oni entute konstruis je 73 Ilja Muromez-bombardilojn inter 1913 kaj 1918. LA bomboj havis la trafprecizecon de 90%. La Ilja Muromez'-oj batalflugis pli ol 400-oble kaj ĵetis ĉ. 65 tunojn da bomboj.

La lasta Ilja Muromez flugis en 1922 en la aerarmea lernejo de Serpuĥov.

Teknikaj datenoj (Ilja Muromec E-2) redakti

Ĝeneralaj proprecoj redakti

  • Sidejo: 4-8 (maks. 12)
  • Longo: 18.8 m
  • Enverguro: 34.5 m
  • Alto: -
  • Flugila surfaco: 220 m²
  • Malplena maso: 5.000 kg
  • Starta maso: 6.500 kg
  • Maks. starta maso: 7.460 kg
  • Motoro: 4x Renault 12-cilindraj motoroj, je 162 kW (220 ĈP)

Povumoj redakti

  • Plej granda rapido: 130 km/h
  • Fluglongo: 560 km
  • Flugpinto: 3200 m
  • Port-surfaca ŝarĝo: 29.5 kg/m²
  • Povumo/maso: 0.10 kW/kg

Armilaro:

  • Bomboj en pezo de maks. 800 kg: 8x 100 kg aŭ 16x 50 kg aŭ 1x 656 kg.
  • 6x 127-mm raketoj (sub la port-surfaco)

Eksteraj ligiloj redakti