Ilona Hegyi
HEGYI Ilona, M. Hegyi (hedji) estis rumanuja hungara verkistino, ĵurnalistino naskita en Marosvásárhely la 3-an de aŭgusto 1902 kaj mortinta en Aŭŝvico en decembro 1944. Ŝi estis edzino de kuracisto, verkisto István Metz, poste de poeto Imre Révész.
Ilona Hegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1902 en Târgu Mureș |
Morto | 30-an de novembro 1944 (42-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | István Metz • Imre Révész |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Biografio redakti
Ilona Hegyi publikis kelke da noveloj en gazeto Új Idők de Budapeŝto, artikolojn en la Bukaresti Lapok kaj en Brassói Lapok. Ŝi vojaĝis en Parizon kun sia dua edzo, pli poste reen Rumanion.
Verkoj redakti
- Szövőlány, romano (Brassó, 1934; 1961.);
- Fábián et Comp., romano (Brassó, 1934),
- Öt arany tallér, romano nepublikigita.
- Történet egy képzelt államban, dramo nepublikigita
- A gyilkos esküvő, dramo nepublikigita.