KOMLÓSSY Ilona [pr. komlo:ŝi] estis hungara aktorino naskiĝinta en Kolozsvár la 1-an de aprilo 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 19-an de aŭgusto 1967.

Ilona Komlóssy
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1881 (1881-04-30)
en Kluĵo
Morto 19-an de aŭgusto 1967 (1967-08-19) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gyula Nagy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kariero redakti

Ŝi elpaŝis jam en 1890–91 en Debrecen. En 1895–96 ŝi dungiĝis al Miskolc, inter 1899–1903 al Pécs. Ŝi ludis ankaŭ en Brassó, Sepsiszentgyörgy, Kézdivásárhely, Mohács kaj Arad. En 1903 ŝi gastludis en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1903 kaj 1911 ŝi estis membro de la Gaja Teatro. En 1920 ŝi aperis en Király Színház, inter 1920–1925 en Teatro Magyar, en jaroj 1927–29 en Teatro Belvárosi. En 1931 ŝi elpaŝis en la Teatro Városi, en 1934–35 en la Kamara Színház.

El ŝiaj teatraj roloj redakti

  • Bettina (Halévy: Constantin abbé);
  • Katica (Meyer-Förster: Diákélet);
  • Gyurkovics Mici (Ferenc Herczeg: Gyurkovics lányok).

Ŝiaj filmaj roloj redakti

  • Gyöngyike hercegnő (1915, skeĉo) - princino Gyöngyike
  • Lelki klinika (1941) – Tordai Gusztávné
  • Behajtani tilos! (1941-42) – maljunulino

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
  • [1]