Ilona Mattyasovszky

Ilona Mattyasovszky [matjaŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mattyasovszky Ilona estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (hungare) estis Fraknói Ilona, ŝia nomo eksterlande estis Helene von Mattyasovszky.

Ilona Mattyasovszky
Ilona Mattyasovszky en la 1910-aj jaroj
Ilona Mattyasovszky en la 1910-aj jaroj
Persona informo
Naskonomo Fraknói Ilona
Naskiĝo la  31-an de marto 1892(nun 1892-03-31)
en Hungario Esztergom (Hungara reĝlando)
Morto la 13-an de aprilo 1943
en Hungario Budakeszi (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Géza von Bolváry
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Ilona Fraknói [1] naskiĝis la 31-an de marto 1892 en Esztergom, ŝi mortis la 13-an de aprilo 1943 en Budakeszi.

Biografio redakti

Ilona Mattyasovszky komence estis teatra aktoro en provinco, ŝi frue, jam ekde 1913 ŝi ricevis rolojn en filmoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko ŝi estis sekretario de la filmaktora societo, poste ŝi fondis filmaktoran lernejon, kiu ne funkciis longe. Tiutempe ŝi edziniĝis al Géza von Bolváry, baldaŭ ili vivis en Vieno, Berlino, Munkeno. Tiutempe ŝi havis rolojn nur en germanaj filmoj. En 1942 ŝi ricevis malsanon dum filmado, en la sekva jaro ŝi mortis spite la medicinan flegadon.

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Drághfy Éva (1913) - debuto, eĉ ĉefrolo
  • A toprini nász (1915)
  • Tilos a csók (1919)
  • Steh' ich in finstrer Mitternacht (1927)
  • The Woman on the Rack (1928)

Fontoj redakti