La "imagita komunumo" estas nocio kreita cele al analizo de naciismo fare de Benedict Anderson. Li asertas, ke nacio estas socie konstrukcita komunumo, t.e. imagita de la homoj, kiuj perceptas sin kiel membrojn de tiu grupo. La libro de Anderson Imagined Communities [Imagitaj Komunumoj], en kiu li klarigas tiun koncepton profunde, eldoniĝis en 1983.[1]

Imagined Communities: Reflections on the Origin and Spread of Nationalism
Imagined Communities: Reflections on the Origin and Spread of Nationalism
koncepto
Aŭtoroj
Aŭtoro [[Benedict Anderson]]
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1983
Eldoninto Verso Books
Trajtoj
Paĝoj 160
ISBN 0860910598
vdr

Origino redakti

Laŭ Anderson, kreado de imagitaj komunumoj ebliĝis pro la "preskapitalismo".[2] Kapitalistaj entreprenistoj presis siajn librojn en la popola lingvo (anstataŭ en ekskluzivaj skriblingvoj kiel la latina) por maksimumigi la disvendadon. Sekve, legantoj parolantaj diversajn lokajn dialektojn ekkapablis kompreni unu la alian, kaj komuna diskurso estiĝis. Anderson argumentis, ke la unuaj eŭropaj nacio-ŝtatoj tiel formiĝis ĉirkaŭ siaj "naciaj preslingvoj".

Nacioj kaj naciismo redakti

Benedict Anderson difinis nacion kiel "imagitan politikan komunumon, kiun oni imagas kaj kiel imanente limhavan kaj kiel suverenan". Imagita komunumo diferencas de efektiva komunumo per tio, ke ĝi ne estas (nek povas esti) bazita sur ĉiutaga senpera homa interagado inter siaj membroj. Anstataŭe, membroj tenas enmense imagon pri sia afineco. Ekzemplo estas la komuna nacieco, kiun oni sentas kun aliaj nacianoj, kiam la propra "imagita komunumo" partoprenas pli grandan eventon kiel la Olimpikojn. Anderson klarigas, ke nacio estas "imagita, ĉar la membroj eĉ de la plej malgranda nacio neniam konos la plimulton de siaj kunmembroj, renkontos ilin aŭ eĉ aŭdos pri ili, sed en la kapo de ĉiu el ili vivas la imagbildo de ilia komuneco". Verŝajne la anoj de la komunumo neniam senpere ekkonos unu la alian, sed ili eble havas similajn interesojn aŭ identiĝas kiel partoj de la sama nacio. Ankaŭ la amaskomunikiloj kreas imagitajn komunumojn per direktiĝado al amasa ricevantaro aŭ per ĝeneraligado, alparolante civitanojn kiel publikon.

Oni imagas, tiujn komunumojn limhavaj kaj suverenaj. Ili estas limhavaj pro tio, ke nacioj havas "finiajn, kvankam elastajn limojn, malantaŭ kiuj troviĝas aliaj nacioj". Ili estas suverenaj tiom, kiom neniu dinastia monarkio rajtas pretendi aŭtoritaton super ili, laŭ ideo estiĝinta en la frua moderna epoko:

 
 ... la koncepto naskiĝis en epoko, en kiu klerismo kaj revolucioj detruis la legitimecon de la die instalita hierarkia dinastia regno. Maturiĝante en stadio de la homa historio, en kiu eĉ la plej piaj adeptoj de iu ajn universala religio seneskape alfrontiĝis al la vivanta plurismo de tiaj religioj kaj la [rekta rilato] inter la ontologiaj pretendoj kaj teritoria etendiĝo de ĉiu kredo, nacioj revas esti liberaj, kaj, eĉ se sub Dio, senpere liberaj. La garantianto kaj la emblemo de tiu libereco estas la suverena ŝtato. 

Eĉ se ni eble neniam vidos iujn anojn de nia imagita komunumo, ni scias pro komunikado, ke ili ekzistas.

Fine, nacio estas imagita komunumo, ĉar

 
 senkonsidere pri la efektiva malegaleco kaj ekspluatado, kiuj eble regas en ĉiu el ili, nacio estas ĉiam konceptata kiel profunda, horizontala kamaradaro. Finfine, tiu frateco estas tio, kio ebligas, ke dum la pasintaj du jarcentoj tiom da milionoj da homoj pretis ne tiom mortigi kiom morti pro tiaj limigitaj imagataĵoj.[1] 

Provante difini la naciismon, Anderson identigas tri paradoksojn:

 
 (1) La objektiva moderneco de nacioj en la okuloj de la historiistoj, kontraste kun ilia subjektiva antikveco en la okuloj de naciistoj. (2) La formala universaleco de nacieco kiel socia-kultura koncepto [kaj] (3) la 'politika' povo de tiaj naciismoj kontraste kun ilia filozofia malriĉeco kaj eĉ senkohero"[1] 

Kunteksto kaj influo redakti

Benedict Anderson alvenis al sia teorio, ĉar li opiniis nek la marksisman nek la liberalan teorion adekvata por klarigi la naciismon.

Anderson povas alkalkuliĝi al la "historiisma" aŭ "modernisma" skolo en naciismo-studoj kune kun Ernest Gellner kaj Eric Hobsbawm, ĉar li tezas, ke nacioj kaj naciismo estas produktoj de la moderna epoko kreitaj kiel rimedoj por atingi politikajn kaj ekonomiajn celojn. Ĉi tiu skolo estas kontraŭa al tiu de la pratempistoj, kiuj kredas, ke nacioj, se ne naciismo, ekzistas jam ekde la frua homa historio. La nocion de imagitaj komunumoj eblas konsideri formo de socia konstrukciismo egala al la koncepto de imagitaj geografioj, kiu devenas de Edward Said.

Kontraste kun Gellner kaj Hobsbawm, Anderson ne estas malamika al la naciisma ideo, nek kredas, ke naciismo estas kadukiĝinta afero en tutmondiĝanta mondo. Anderson aprezas la utopian elementon en la naciismo. Laŭ lia teorio pri imagitaj komunumoj, la ĉefaj kaŭzoj de naciismo estas la malaltiĝanta signifo de privilegia aliro al apartaj skriblingvoj (kiel la latina) pro amasa legopovo en la popolaj lingvoj; la movado por abolicii la ideon de regado pro didonita rajto kaj la heredan monarkion; kaj la estiĝo de presmaŝina kapitalismo – kiuj ĉiuj estas fenomenoj aperantaj ekde la komenco de la Industria Revolucio.

Laŭ Harald Bauder, la koncepto de imagitaj komunumoj restas altgrade temrilata en nuntempa kunteksto de la maniero, per kiu naciaj ŝtatoj formulas siajn identecojn en kunligo kun la enlanda kaj eksterlanda politikoj, ekzemple la politiko pri enmigrantoj kaj migrado.[3] Laŭ Euan Hague, "la koncepto de Anderson pri nacioj, kiuj estas 'imagitaj komunumoj' iĝis norma en libroj, kiuj superrigardas la geografian pensadon".[4]

Kvankam la termino estis kreita por specife priskribi la naciismon, oni uzas ĝin nun pi vaste, preskaŭ forviŝante la diferencon inter ĝi kaj intereskomunumo. Eblas, ekzemple, referenci per ĝi al komunumo bazita sur seksa orientiĝo[5] aŭ konscio pri tutteraj riskfaktoroj.[6]

Vidu ankaŭ redakti

naciismo, Benedict Anderson, Ernest Gellner, Eric Hobsbawm

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Anderson, Benedict R. O'G.. (1991) Imagined communities: reflections on the origin and spread of nationalism. London: Verso, p. 6–7. ISBN 978-0-86091-546-1.
  2. The Nationalism Project: Books by Author A-B. Arkivita el la originalo je 2006-07-07. Alirita 2019-02-11.
  3. Bauder, H. (2011) Immigration Dialectic: Imagining Community, Economy and Nation. Toronto: University of Toronto Press.
  4. Benedict Anderson. Arkivita el la originalo je 2015-04-14. Alirita 2015-12-15.
  5. Ross, C. (2012). Imagined communities: initiatives around LGBTQ ageing in Italy. Modern Italy, 17(4), 449-464. doi:10.1080/13532944.2012.706997
  6. Beck, U. 2011, "Cosmopolitanism as Imagined Communities of Global Risk", American Behavioral Scientist, 55, 10, p. 1346-1361, Academic Search Complete, EBSCOhost, rigardita 2013-02-02.