Imelda Marcos

Imelda MARCOS ([ImElda MArkos]; naskiĝis la 20-an de julio 1929 en Manila; vera nomo Imelda Remedios Visitacion Trinidad Romuáldez) estas filipina politikisto. Ŝi estas la vidvino de la 10-a filipina prezidento Ferdinand Marcos kaj patrino de 17-a filipina prezidento Bongbong Marcos. Ŝiaj kromnomoj estis ŝtalafera papilio.[1][2]

Imelda Marcos
Persona informo
Imelda Marcos
Naskonomo Imelda Remedios Visitación Romuáldez y Trinidad
Naskiĝo 2-an de julio 1929 (1929-07-02) (94-jaraĝa)
en Manilo
Religio kristanismo vd
Loĝloko Makati vd
Ŝtataneco Filipinoj vd
Alma mater Philippine Women's University vd
Partio Partio Naciista vd
Familio
Patro Vicente Romuáldez vd
Patrino Remedios Romuáldez vd
Gefratoj Benjamin Romualdez vd
Edz(in)o Ferdinand Marcos vd
Infanoj Bongbong Marcos • Imee Marcos • Irene Marcos-Araneta • Aimee Marcos vd
Profesio
Okupo modelokantistodiplomatopolitikisto • entreprenisto • mondumano • mododezajnisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estas rememorigata pro la prezidenta tempo de ŝia edzo, kaj pro ŝia kolekto de 2 700 paroj da ŝuoj.[3] En 2001, ŝi malfermis la Marikina City Footwear Muzeon en la ŝufarista kvartalo de Manila. La muzeo posedas centojn da paroj de ŝia propraj ŝuoj.[4]

Unua damo redakti

Pli ol kvin jarojn post kiam ŝia edzo fariĝis prezidento, li haltigis la elektojn kaj prenis pli da potenco. Ŝi ankaŭ prenis pli da potenco kaj fariĝis registara persono ĝis 1986 kiam la popolo per pacaj rimedoj transprenis la potencon de la prezidento.

Posta vivo redakti

Ili iris al Havajo kaj ŝia edzo mortis tie. Ŝi revenis kvin jarojn pliposte por fariĝi prezidento sed malgajnis. Pliposte, ŝi klopodis aliajn registarajn postenojn. Dum la elektoj en 1995 ŝi fariĝis deputito por la distrikto Leyte. Dekkvin jarojn pliposte ŝi denove elektiĝis nun por la distrikto Ilocos Norte.

Referencoj redakti

  1. Reid, Robert H., "A "Roller-Coaster" Life For One Of The World's Most Famous Women", Associated Press, 1991-11-03.
  2. Soloski, Alex, "Imelda Marcus Gets the Ol' Song and Dance at Julia Miles Theater", The Village Voice, October 6, 2009. Kontrolita June 8, 2009. Arkivigite je 2009-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-11-05. Alirita 2012-01-13.
  3. Morrow, Lance, "Essay: The Shoes of Imelda Marcos", New York Times, 31-a de marto 1986. Arkivigite je 2013-08-24 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-08-24. Alirita 2012-01-13.
  4. BBC News: Homage to Imelda's shoes
 
Imelda en 1953
 
Imelda & Ferdinand Marcos en 1984, vizitante la provincon Leyte