Immanuel Kant

germana filozofo

Immanuel KANT (1724 - 1804) esperantigita Emanuelo Kantio[1] estis germana filozofo kaj metafizikisto el Kenigsbergo, kiu floris dum la 1780-aj jaroj. Kantismo estas la respondo al la skeptikismo de Hume, kaj li ellaboris la filozofian bazon de la nova scienca mondbildo. Unu el liaj plej famaj frazoj estas: "Kuraĝu scii, arigu vian kuraĝon por uzi vian intelekton".

Immanuel Kant
Kant sur pentrita portreto
Kant sur pentrita portreto
Persona informo
Immanuel Kant
Naskiĝo 22-an de aprilo 1724 (1724-04-22)
en Kenigsbergo,  Reĝlando Prusio
Morto 12-an de februaro 1804 (1804-02-12) (79-jaraĝa)
en Kenigsbergo, Orienta Prusio,  Reĝlando Prusio
Tombo Katedralo de Königsberg vd
Religio luteranismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Kenigsbergo vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioReĝlando Prusio vd
Alma mater Universitato de Königsberg • Collegium Fridericianum vd
Subskribo Immanuel Kant
Familio
Patro Johann Georg Kant vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo • antropologo • fizikistobibliotekistoverkistopedagogo • universitata instruisto • matematikisto • jurfilozofo vd
Laborkampo epistemologiometafizikoetiko vd
Verkado
Verkoj Kritiko de Pura Racio ❦
Kritiko de Praktika Racio ❦
Kritiko de Juĝado ❦
Prolegomeno al iu ajn estonta metafiziko, kiu kiel scienco okazos ❦
Respondado al la Demando “Kio estas Klerismo?” ❦
La Metafiziko de Moroj ❦
La religio ene de la limoj de nura racio ❦
Fondado de la Metafiziko de Moroj vd
Filozofo
Skolo/tradicio kantismo, klerismo
Ĉefaj interesoj sciteorio, metafiziko, etiko, logiko, paco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La ĉefa verko de Kant estas la "kritika trilogio": Kritiko de pura racio (1781), Kritiko de praktika racio (1788) kaj Kritiko de juĝo (1790). En la unua li filozofas pri la naturo de scio, precipe scienca scio, en la dua pri moralo kaj la profundaj demandoj pri Dio, libereco de la volo kaj senmorteco de la animo, kaj en la tria pri nocio de laŭceleco (teleologio).

Kant argumentis ke homa konscio kreas la strukturon de homa sperto de la vivo; tiu kialo estas la fonto de moralo; ke la estetika sperto estas disinteresita (ne deantaŭe havanta propran celon); ke tempo kaj spaco estas homaj formoj de observado kaj ke estas neeble scii ĉu ili ekzistas "per si mem"; kaj supozis, ke la mondo tia, kia ĝi estas per si mem, ne estas submetita al la kategoriaj konceptoj, sur kiuj la homaro dependigas la mondon.

Kant estas vidita kiel kaŭzinta per sia verkado la "kopernikan revolucion" en filozofio, simila al la scienca revolucio iniciatita de Koperniko. La filozofia pensado de Kant restis grandega influo en nuntempa filozofio ankaŭ, precipe en la kampoj de metafiziko, epistemologio, etiko, politika teorio, kaj estetiko.

Biografio redakti

Immanuel Kant naskiĝis en 1724 en Königsberg, Prusio (ekde 1946 nome nuntempa Kaliningrado, Kaliningrada Oblasto, Rusio), la kvara el naŭ filoj (nur kvar el ili atingis maturaĝon). Baptita 'Emanuel', li ŝanĝis sian nomon al 'Immanuel'[2] post lerni hebrean. En sia tuta vivo, li neniam vojaĝis pli ol dek mejlojn for de Königsberg.[3] Lia patro, Johann Georg Kant (1682-1746), estis germana selisto de Memel, tiutempe la plej nordorienta grandurbo de Prusio (nuntempa Klaipėda, Litovio). Lia patrino, Anna Regina Reuter (1697-1737), estis naskita en Nurenbergo.[4] La patra avo de Kant, Hans Kant,[5] estis elmigrinta el Skotlando al Orienta Prusio, kaj lia patro daŭre literumis sian familian nomon "Cant".[6] En sia junaĝo, Kant estis solida, kvankam malsensacia, studento. Li estis edukita en Pietisma domanaro kiu substrekis intensan religian sindonemon, personan humilecon, kaj laŭvortan interpreton de la Biblio. Kant ricevis severan edukon - striktan, puneman, kaj disciplineman - kiu preferis la latinan kaj kristanisman instruon super matematiko kaj scienco.[7] Malgraŭ sia edukado en religiema domanaro kaj daŭre konservanta dikredon, li estis skeptika pri religio en pli posta vivo; diversaj komentistoj etikedis lin agnostika.[8][9][10][11][12][13] La oftaj mitoj koncerne la personajn manieraĵojn de Kant estas listigitaj, klarigitaj, kaj refutitaj en la enkonduko de Goldthwait al lia traduko de Beobachtungen über das Gefühl des Schönen und Erhabenen.[14] Estas ofte asertite, ke Kant vivis tre striktan kaj antaŭvideblan vivon, kondukante al la ofte ripetita rakonto ke najbaroj alĝustigus siajn horloĝojn kongrue kun liaj ĉiutagaj iradoj. Li neniam geedziĝis, sed ne ŝajnis malhavi fruktodonan societan vivon - li estis populara instruisto kaj modeste sukcesa verkisto eĉ antaŭ eklaborado pri siaj plej gravaj filozofiaj verkoj.

La juna akademiulo redakti

 
Statuo de Kant en Belo Horizonte, Brazilo.

Kant montris grandan facilpercepton por studo en frua aĝo. Li unue sekvis la Collegium Fredericianum kaj poste eniris ĉe la Universitato de Königsberg (kie li pasigos sian tutan karieron) en 1740, en la aĝo de 16 jaroj.[15] Li studis la filozofion de Gottfried Leibniz kaj Christian Wolff sub Martin Knutzen, nome raciisto kiu ankaŭ konis evoluojn en britaj filozofio kaj scienco kaj kiu prezentis Kant al la nova matematika fiziko de Isaac Newton. Knutzen malemigis Kant disde la teorio de antaŭ-establita harmonio, kiun li rigardis kiel "la kusenon por la maldiligenta menso". Li ankaŭ malemigis la junan akademiulon disde ideismo, kiun la plej multaj filozofoj en la 18-a jarcento rigardis per negativa lumo. (La teorio de transcenda idealismo kiun Kant evoluigos en la Kritiko de Pura Racio ne estas tradicia ideismo, t.e. la ideo, ke realeco estas sole mensa. Fakte, Kant produktis argumentojn kontraŭ tradicia ideismo en la dua parto de la Kritiko de Pura Racio.) La bato kaj posta morto de lia patro en 1746 interrompis liajn studojn. Kant iĝis guvernisto en la pli malgrandaj urboj ĉirkaŭantaj Königsberg, sed daŭrigis sian sciencan esploradon. En 1747, li publikigis sian unuan filozofian laboron, Gedanken von der wahren Schätzung der lebendigen Kräfte (Pensoj pri la vera ĉirkaŭkalkulo de vivaj fortoj).

Fruaj verkoj redakti

Kant estas plej konata pro sia laboro en la filozofio de etiko kaj metafiziko, sed li faris signifajn kontribuojn al aliaj disciplinoj. Li faris gravan astronomian eltrovaĵon, nome eltrovaĵon pri la naturo de la rotacio de la Tero, pro kiu li ricevis la Berlinan Akademio-Premion en 1754.

En la Allgemeine Naturgeschichte und Theorie des Himmels (1755), Kant aranĝis la Nebulastran hipotezon, laŭ kiu li deduktis ke la Sunsistemo formiĝis de granda nubo de gaso, nome nebulozo. Li tiel provis klarigi la ordon de la sunsistemo, vidita antaŭe de Neŭtono kiel estado trudita de la komenco fare de dio. Kant ankaŭ ĝuste deduktis, ke la Lakta vojo estas granda disko de steloj, kiujn li teoriadis kiel ankaŭ formitaj de (multe pli granda) turniĝanta nubo de gaso. Li plue proponis la eblecon, ke aliaj nebulozoj ankaŭ eble estos simile grandaj kaj malproksimaj diskoj de steloj. Tiuj postuloj malfermis novajn horizontojn por astronomio: por la unua fojo etendante astronomion preter la sunsistemo al galaksiaj kaj ekstergalaksiaj niveloj.[16]

 
Immanuel Kant.

De tiu punkto antaŭen, Kant kontaktis ĉiam plie filozofiajn temojn, kvankam li daŭre verkis pri la sciencoj dum sia vivo. En la komenco de la 1760-aj jaroj, Kant produktis serion de gravaj verkoj en filozofio. Die falsche Spitzfindigkeit der vier syllogistischen Figuren erwiesen (La falsa subtileco de la kvar silogismaj figuroj), verko pri logiko, estis publikigita en 1762. Du pliaj verkoj ekaperis la sekvan jaron: nome Provo enkonduki la koncepton de negativaj magnitudoj en filozofio kaj Der einzig mögliche Beweisgrund zu einer Demonstration des Daseins Gottes (La nura ebla argumento en subteno de manifestacio de la konebleco pri la ekzisto de Dio). En 1764, Kant verkis Beobachtungen über das Gefühl des Schönen und Erhabenen (Observoj pri la sento de belo kaj sublimo) kaj poste estis duaranga post Moses Mendelssohn en Berlinakademia Premiokonkurso per sia Enketo pri la distingeco de principoj de natura teologio kaj moralo (ofte referencata kiel "La Premioeseo"). En 1770, en la aĝo de 45, Kant estis finfine nomumita Profesoro pri Logiko kaj Metafiziko ĉe la Universitato de Königsberg. Kant verkis sian inaŭguran disertaĵon en defendo de tiu nomumo. Tiu laboro vidis la aperon de pluraj centraj temoj de lia matura laboro, inkluzive de la distingo inter la kapabloj de intelekta penso kaj prudenta akceptemo. Ne observi tiun distingon estus fari la eraron de subrepcio, kaj, kiel li diras en la lasta ĉapitro de la disertaĵo, nur en evitado de tiu eraro faras metafizikan laboron.

La temo kiu ĝenis Kant estis centra al kiuj dudeka-jarcentaj akademiuloj nomis "la filozofio de menso". La florado de la natursciencoj kondukis al kompreno pri kiel datenoj atingas la cerbon. Sunlumo povas fali al malproksima objekto, post kio lumo estas reflektita de diversaj partoj de la objekto en maniero kiel montras la surfacajn trajtojn (koloro, teksturo, ktp.) de la objekto. La lumo atingas la okulon de homa observanto, pasas tra la korneo, estas enfokusigita per la lenso sur la retino kie ĝi formas bildon similan al tio formita per lumo pasanta tra pinglotruo en senluma kamero. La retinaj ĉeloj venontaj sendas impulsojn tra la vidnervo kaj poste ili formas en la cerbo mapadon de la vidaj ecoj de la malproksima objekto. La interna mapado ne estas la ekstera aĵo mapita, kaj onia kredo ke ekzistas sencohava rilato inter la ekstera objekto kaj la mapado en la cerbo dependas de ĉeno de rezonado kiu ne estas plene blokita. Sed la necerteco stimulita per tiuj konsideroj, la necertecoj levitaj per optikaj iluzioj, misperceptoj, iluzioj, ktp., estas ne la fino de la problemoj.

Kant vidis, ke la menso ne povis funkcii kiel malplena ujo kiu simple ricevas datenojn de la ekstero. Io devas esti donanta ordon al la alvenantaj datenoj. Bildoj de eksteraj objektoj devas esti konservitaj en la sama sekvenco laŭ kiu ili estis ricevitaj. Tiu ordonado okazas tra la intuicio de la menso pri tempo. La samaj konsideroj validas por la funkcio de la menso de konsistigado de spaco por ordigado de mapadoj de vidaj kaj tuŝaj signaloj alvenantaj per la jam priskribitaj ĉenoj de fizika kaŭzado.

Estas ofte konsiderite, ke Kant estis malfrua disvolvigisto, kiu iĝis grava filozofo nur en la mezo de siaj 50aj jaroj post malaprobado de siaj pli fruaj opinioj. Dum estas vero ke Kant verkis siajn plej bonegajn verkojn relative malfrue en vivo, ekzistas emo subtaksi la valoron de liaj pli fruaj verkoj. Lastatempa Kant-studado dediĉis pli da atento al tiuj "antaŭ-kritikaj" skribaĵoj kaj agnoskis gradon da kontinueco kun lia matura laboro.[17]

La muta jardeko redakti

 
Statuo de Immanuel Kant en Kaliningrado (Königsberg), Rusio. Kopio fare de Harald Haacke el la originalo de Christian Daniel Rauch perdita en 1945.

En la aĝo de 46, Kant estis establita akademiulo kaj ĉiam pli influa filozofo. Multe estis atendita de li. En korespondado kun sia eks-studento kaj amiko Markus Herz, Kant akceptis, ke en la Inaŭgura Disertaĵo, li ne respondecis pri la rilato kaj ligo inter oniaj prudentaj kaj intelektaj kapabloj - li devis klarigi kiel oni kombinas sensan scion kun argumentita sciaro, tiuj estantaj ligitaj sed per tre malsamaj procezoj. Li ankaŭ interkonsentis kun David Hume je vekado de li for el "dogma dormeto" (ĉirkaŭ 1771).[18] Hume deklaris, ke sperto konsistas nur el sekvencoj de sentoj, bildoj aŭ sonoj. Ideoj kiaj ekzemple "tialo", boneco, aŭ objektoj ne estis evidentaj en sperto, do kial oni kredas je la realeco de tiuj? Kant sentis, ke racio povis forigi tiun skeptikon, kaj li atribuis ĝin al solvado de tiuj problemoj. Li ne publikigis ajnan laboron en filozofio dum la venontaj dek unu jaroj.

Kvankam emo al akompanado kaj konversacio kun aliaj, Kant izolis sin. Li rezistis la provojn fare de amikoj elporti lin for el lia izoliteco. En 1778, en respondo al unu el tiuj ofertoj de iama lerninto, Kant skribis:

 
 Ĉiu ŝanĝo igas min timigita, eĉ se ĝi ofertas la plej grandan promeson de plibonigado al mia kondiĉo, kaj mi estas persvadita per tiu mia natura instinkto, ke mi devas preni atenton, se mi deziras, ke la fadenoj, kiun la Fido spinas estas tiel maldika kaj malforta en mia kazo por esti turnaditaj al iu longo. Mian bonegan dankon al miaj bondezirantoj kaj amikoj, kiuj pensas tiel bonkore pri mi por entrepreni mian socian bonfarton, sed en la sama tempo plej humilan peton protekti min en mia nuna kondiĉo for de iu tumulto.[19] 

Kiam Kant eliris el sia silento en 1781, la rezulto estis la Kritiko de pura racio. Kvankam nun unuforme agnoskita kiel unu el la plej bonegaj verkoj en la historio de filozofio, tiu Kritiko estis plejparte ignorita dum sia komenca publikigo. La libro estis longa, pli ol 800 paĝoj en la origina germana eldono, kaj verkita en interplektita stilo. Ĝi ricevis malmultajn recenzojn, kaj tiuj donis neniun signifon al la laboro. Ĝia denseco faris ĝin, kiam Johann Gottfried Herder metis ĝin en leteron al Johann Georg Hamann, "harditan nukson fendetiĝita", obskurita per "ĉiu tiu peza flugaraneaĵo".[20] Ĝia ricevado staris en ekstrema kontrasto al la laŭdo kiun Kant ricevis por pli fruaj verkoj, kiaj ekzemple lia Premioeseo kaj pli mallongaj verkoj kiuj antaŭis la unuan Kritikon. Tiuj bon-ricevitaj kaj legeblaj terpecoj inkludas unun sur la tertremo en Lisbono, kiu estis tiel populara ke ĝi estis vendita laŭ paĝoj.[21] Antaŭ la ŝanĝo dokumentita en la unua Kritiko, liaj libroj vendiĝis bone, kaj ĉe la tempo kiam li publikigis Beobachtungen über das Gefühl des Schönen und Erhabenen en 1764 li fariĝis populara verkinto.[22] Kant estis seniluziigita pro la ricevo de la unua Kritiko. Rekonante la bezonon klarigi la originan disertaĵon, Kant verkis la verkon Prolegomeno al futura metafiziko en 1783 kiel resumo de siaj ĉefaj opinioj. Baldaŭ poste, la amiko de Kant, nome Johann Friedrich Schultz (1739-1805) (profesoro pri matematiko) publikigis Erläuterungen ūber des Herrn Professor Kant Critik der reinen Vernunft (Kōnigsberg, 1784), kio estis konciza sed tre preciza komentaĵo pri Raciokritiko de Kant.

La reputacio de Kant iom post iom plialtiĝis tra la 1780-aj jaroj, ekfunkciigitaj per serio da gravaj verkoj: la eseo de 1784, "Respondo al la demando: Kio estas klerismo?"; la "Preparlaboro de la metafiziko de moralo" de 1785) (lia unua laboro pri moralfilozofio); kaj, de 1786, la Metafizika fundamento de naturscienco. Sed la famo de Kant finfine alvenis de neatendita fonto. En 1786, Karl Reinhold komencis publikigi serion da publikaj leteroj pri la Kant-ana filozofio. En tiuj leteroj, Reinhold enkadrigis la filozofion de Kant kiel respondo al la centra intelekta konflikto de la epoko: la Panteismo-Disputo. Friedrich Jacobi akuzis la ĵus forpasintan G. E. Lessing (eminenta dramisto kaj filozofia eseisto) je Spinozismo. Tia akuzo, identa al ateismo, estis forte neita fare de la amiko de Lessing nome Moses Mendelssohn, kaj amara publika disputo ekestis inter ties partianoj. La konflikto iom post iom eskaladis en ĝeneralan diskuton pri la valoroj de la klerismo kaj la valoro de racio mem. Reinhold asertis en siaj leteroj, ke Raciokritiko de Kant povis solvi tiun disputon defendante la aŭtoritaton kaj saltegojn de racio. La leteroj de Reinhold fariĝis vaste legitaj kaj igis Kant la plej fama filozofo de lia epoko.

Matura laboro redakti

 
Poŝtmarko de Okcidenta Germanio, 1974, rememora de la 250a jariĝo de la nasko de Kant.

Kant publikigis duan eldonon de la Kritiko de pura racio (Kritik der reinen Vernunft) en 1787, tre reviziinte la unuajn partojn de la libro. Plej el lia sekva laboro fokusiĝis sur aliaj areoj de filozofio. Li daŭre evoluigis sian moralfilozofion, precipe en la verkoj de 1788 nome Kritiko de praktika racio (konata ankaŭ kiel dua Kritiko) kaj de 1797 nome Die Metaphysik der Sitten (Metafiziko de moralo). La verko de 1790 Kritik der Urteilskraft (tria KritikoJuĝokritiko) aplikis la Kant-an sistemon al estetiko kaj teleologio.

En 1792, la provo de Kant publikigi la duan el la kvar pecoj de Die Religion innerhalb der Grenzen der bloßen Vernunft (Religio ene de la limoj de Pura Racio), en la gazeto Berlinische Monatsschrift, renkontis kun opozicio fare de la cenzura komisiono de la Reĝo, kiu estis establita tiun saman jaron en la kunteksto de la Franca Revolucio de 1789.[23] Kant tiam aranĝis havi ĉiujn kvar pecojn publikigitajn kiel libro, tra la filozofia sekcio ĉe la Universitato de Jena por eviti la bezonon de teologia cenzuro.[23] Kant ricevis tiam faman atentigon fare de la reĝo,[23] pro tiu ago de malobeado. Kiam li tamen publikigis duan eldonon en 1794, la cenzuristo estis tiom kolera ke li atingis reĝan ordonon kiu postulis, ke Kant neniam publikigu aŭ eĉ parolu publike pri religio.[23] Kant tiam publikigis sian respondon al la atentigo de la Reĝo kaj klarigis sin, en la antaŭparolo de La konflikto de la fakultatoj.[23]

Li ankaŭ verkis kelkajn duon-popularajn eseojn pri historio, religio, politiko kaj aliaj temoj. Tiuj verkoj estis bone ricevitaj fare de la samtempuloj de Kant kaj konfirmis lian superan statuson en 18a-jarcenta filozofio. Ekzistis pluraj gazetoj dediĉitaj sole al defendado kaj kritikado de la Kant-ana filozofio. Sed malgraŭ lia sukceso, filozofiaj tendencoj moviĝis en alia direkto. Multaj el la plej gravaj disĉiploj de Kant (inkluzive de Reinhold, Beck kaj Fichte) transformis la Kant-anan pozicion en ĉiam pli radikalajn formojn de ideismo. La progresemaj stadioj de revizio de la instruo de Kant markis la aperon de Germana Ideismo. Kant kontraŭbatalis tiujn evoluojn kaj publike kondamnis Fichte per malferma letero en 1799.[24] Ĝi estis unu el liaj finaj agadoj klarigantaj sintenon en filozofiaj demandoj. En 1800 studento de Kant nomita Gottlob Benjamin Jäsche (1762-1842) publikigis manlibron de logiko kiun instruistoj nomigis Logik, kiun li preparis laŭ la peto de Kant. Jäsche preparis la Logik utiligantan kopion de lernolibro pri logiko de Georg Freidrich Meier titole Auszug aus der Vernunftlehre, en kiu Kant skribis abundajn notojn kaj komentadojn. La Logik estis konsiderita de fundamenta graveco al la filozofio de Kant, kaj ties kompreno. La granda 19ajarcenta logikisto Charles Sanders Peirce rimarkis, en nekompleta recenzo de la angla traduko de Thomas Kingsmill Abbott de la enkonduko al la Logik, ke "la tuta filozofio de Kant atakas sian logikon."[25] Ankaŭ, Robert Schirokauer Hartman kaj Wolfgang Schwarz, skribis en la enkonduko de la tradukistoj al ilia angla traduko de la Logik, "Ĝia graveco kuŝas ne nur en sia signifo por la Raciokritiko, kies dua parto estas revortigo de fundamentaj dogmoj de la Logiko, sed en sia pozicio ene de la tutaĵo de la laboro de Kant."[26]

La sano de Kant, delonge malbona, turniĝis plej malbona kaj li mortiĝis ĉe Königsberg la 12an de februaro 1804, eldirinte "Es ist gut" ("Ĝi estas bona") antaŭ mortiĝo.[27] Lia nefinita fina laboro estis publikigita kiel Opus Postumum.

Filozofiaj verkoj redakti

1781: Kritiko de Pura Racio redakti

 
Tombo de Kant en Kaliningrado, 2017.

Kant esploris la naturon de racia scio, scio sur la bazo de la faktoj de la mondo raportitaj de la sensoj, kaj oniaj raciaj pensoj pri tiaj faktoj. Laŭ Kant, la faktoj, eĉ kun la helpo de racio, estas sensencaj, nekompreneblaj. La menso, tamen, povas komprenigi la mondon per la sensoj, ĉar ĝi aplikis la ideojn de spaco kaj tempo, ideoj kiuj ne estas la produkto de fakto aŭ racio, sed estas interpreto de la menso. Senso sen interpreto estas sensenca.

Sed eĉ tia sistemo de racia scio — fakto, racio, antaŭjuĝa interpreto — estas tro limigita: ĝi nur povas kompreni kaj scii la ŝajnaĵojn de la mondo, kiun Kant nomis fenomenoj. La vera realo, aĵoj kiel ili vere estas en si mem, sendepende de nia scio, li nomis noumenoj. Inter la noumenoj, la tri plej gravaj estas dio, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo. Ĉi tiuj restas ekster la scipotenco de racia scio, de scienco. Ekzemple, scienco, laŭ Kant, povas nek pruvi nek malpruvi la ekzistecon de Dio. Kant montras la raciajn difektojn de antaŭaj pruvoj de Dio (precipe tiu de Anselmo, Tomaso de Akvino kaj Kartezio). Simile, la libereco de la volo kaj la senmorteco de la animo estas aferoj ekster la atingo de scienco, nun kaj por ĉiam.

Ĉi tiujn tri problemojn de metafiziko — Dio, libereco kaj senmorteco — Kant traktas en sia sekva kritiko, Kritiko de praktika racio.

1788: Kritiko de praktika racio redakti

 
Immanuel Kant, lekciante al rusiaj oficiroj — de I. Sojockina / V. Gracov, Kant-a Muzeo, Kaliningrado.

Kiel la filozofio de Kartezio komenciĝas per "Mi pensas...", tiu de Kant komenciĝas per "Mi devas...". Kie sensa kaj racia scio estas kondiĉa, limigita, specifa kaj malcerta, morala devo estas senkondiĉa, necesa kaj universala. Plue, morala devo estas rekte malkaŝita al la menso, per la voĉo de konscienco, ne malrekte per longa ĉeno de rezonado. Tial ĝi estas la certa fundamento de filozofio.

La principo, el kiu la moralo de Kant fluas, estas la senkondiĉa ordono:

Agu kvazaŭ la leĝo, laŭ kiu vi agas, fariĝus leĝo universala.

Ekzemple, "Ne ŝtelu" estas morala devo, ĉar se ĉiuj ŝtelas, ĉiuj efektive havas nenion, ĉar havado fariĝus malebla. La ordono aplikiĝas ne nur al homoj, sed al iu ajn inteligenta, racia estaĵo (eksterteranoj, robotoj, ktp).

De sia moralo, de praktika racio, Kant povis pruvi tion, kion li ne povis pruvi per pura racio, kiel implicitan en la naturo de moralo:

Libereco de volo redakti

"Mi devas" kunportas, ke mi povas fari aŭ ne fari ion. Sen tia libereco, "Mi devas" kaj moralo ĝenerale fariĝus absurda.

Senmorteco de la animo redakti

Ĉar la animo ne povas plenumi la moralan devon en la nuna, karna, limigita vivo, tio implicas la ekzistecon de vivo por la animo post la morto de la korpo.

Ekzisteblo de Dio redakti

Moralo implicas, unue, iun tute perfektan bonon kaj, due, leĝodonanton. Tiu estas Dio.

Kvankam Kant estis kristano kaj kredis, ke kristanismo estas la plej vera religio, lia interpreto estis tre abstrakta kaj racia, emfazinte ĝian moralon kaj foriginte multe de ĝia historia esprimo. Ekzemple, Kant komprenis la Triunuon (Patro, Filo kaj Sankta Spirito) kiel etikan aserton, ne kiel kosmologian aserton.

Influoj redakti

Kant estis influita de Christian Wolff, Lejbnico, Neŭtono, Hume kaj Rousseau.

Kant rekte influis Hegelon kaj aliajn de la skolo de germana idealismo, ankaŭ la post-Kant-ajn francajn idealistojn Charles Renouvier kaj Octave Hamelin.

Novkantismo (en germana: Neukantianismus) estis revivigo de la filozofio de Immanuel Kant. Pli specife, ĝi estis influita de la kritiko al la Kant-a filozofio fare de Arthur Schopenhauer per sia verko Die Welt als Wille und Vorstellung (1818-1819), same kiel de aliaj post-Kant-aj filozofoj kiel Jakob Friedrich Fries kaj Johann Friedrich Herbart.

Konceptoj redakti

Juĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Juĝo (filozofio).

La juĝo korespondas laŭ Immanuel Kant al la unuigo de predikato kaj subjekto pere de kopulo: li distingas do:

  1. analizaj juĝoj (ĉiam aprioraj)
  2. aposterioraj sintezaj juĝoj (aŭ empiriaj)
  3. aprioraj sintezaj juĝoj (aŭ sciencaj)

Aprioraj analizaj juĝoj redakti

La aprioraj analizaj juĝoj estas kompreneblaj kaj ne devenas de la sperto (ili estas ĝuste aprioraj); ekzemple, en “la korpoj estas vastecaj” la predikato atribuita al la subjekto korpoj diras nenion pli ol tion jam konatan, la vasteco estas jam implica en la nocio “korpo”, kaj ne necesas sperto por formuli tiun propozicion. Tiu tipo de juĝo tial ne permesas antaŭeniri.

Aposterioraj sintezaj juĝoj redakti

La aposterioraj sintezaj male, diras ion kompare kun tio kion oni jam konas, sed nur devenas el la persona sperto: ili do estas utiligeblaj en la scienca medio. Ekzemple, en “rozo ruĝa” la kvalito "ruĝa" ne implicas en la subjekto “rozo” sed estas specifaĵo kiu ne povas havi universalan valoron ĉar ĝi dependas de fakta konstato.

Aprioraj sintezaj juĝoj redakti

La aprioraj sintezaj juĝoj estas male kapablaj antaŭenigi la sciencon. Ili “predikas” ion kio ne estas implicita en la difino de la subjekto, sed atribuas tiun predikaton baziĝante sur objektiva kalkulo, kiu ne venas el la persona sperto, kaj pro tio ĝuste tute fidinda. La “matematikaj” juĝoj, laŭ Kant, liveras ekzemplon de tiu aparta tipo de juĝo:
7 + 5 = 12.
Tiu juĝo estas sinteza ĉar ne konstateblas en la numero 12 la 7 aŭ 5; tial “atingi la rezulton” signifas progresi. Tiu operacio valoras unuverse, ne estas empirie referencata al aparta kazo: ĝi do estas "apriora".

Estonta metafiziko, laŭ Kant, devos esti bazita sur tiu lastaj aprioraj juĝoj, la unikaj kapablaj kreskigi la sciencon.

Estetikaj juĝoj redakti

Kant utiligas la terminon "juĝo" ankaŭ por la estetika medio. Ekzemple, la fakto ke oni juĝas "bela" vidon aŭ spektaklon de la naturo, estas reale juĝformo. Kiel en la Kritiko de pura racio, ankaŭ en tiu okazo temas pri unuigo de predikato al subjekto, en kiu la subjekto pri kiu oni parolas estas la "mi" nome la aŭtoro mem de tiu unuigo: li ne kunligas A al B, sed ligas A kun mi. Temas pri la tieldirita reflekta juĝo, per kiu la intelekto reflektas kvazaŭ spegulo la eksteran realon ene de tiu ena. (Vidu: Kritiko de la juĝo).

Kritikismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kritikismo (filozofio) kaj Kritiko de pura racio.

Kritikismo estas filozofia fluo kiu sin proponas studi kaj juĝi problemojn pri la filozofia scio ilin dispartigante laŭelementaj problemoj, por provi ilin solvi.[28] Ĝi tiel mallarĝigas la esplorkampon de la filozofio, sed opinias samtempe akiri pli altan certecon pri la verkonformeco de la asertoj kiuj estas faritaj en sia eno.
La metodo ĉi-okaze utiligita por kritiki aŭ analizi la racion pere de la racio mem, por ke estu malkovritaj la limoj kaj oni povu juĝi pravigitaj aŭ nepravigitaj iuj el la principoj kiujn ĝi kutimas afirmi, estas ĝuste la kritikismo. Kritikismo, fakte, estis difinita ankaŭ filozofio de la limo, ĉar ĝi emas limigi aŭ ĉirkaŭlimigi la eblojn de la homa scio, spite ke ĝi sukcesas nur albordiĝi al sciformoj pli certaj. Kritikismo, lastcele, estas analizo pri la homa racio, kiu fariĝas samtempe juĝisto kaj akuzito en la provo malkovri kion ĝi reale sukcesas scii kaj aserti kun certeco.[29]

La plej fama filozofa elstarulo de tiu filozofia fluo estas Immanuel Kant, kiu uzis la metaforon de kolombo por ilustri kiel, laŭ lia vidpunkto, la limoj altruditaj al la intelekto estas reale konstituantoj de la eblon mem moviĝi kaj scii:

 
 La leĝera kolombo, dum en la libera flugo fendas la aeron kiu ĝin malalcelas, povus imagi ke al ĝi sukcesus plirapide flugi en senaera spaco. Tiel Platono forlasis la sensan mondon ĉar ĝi metas tro malvastajn limojn al la intelekto; kaj sin lanĉis sur la flugiloj de la ideoj, tra la vakua spaco de la pura intelekto... 
— Kritiko de pura racio

Bildaro redakti

Verkaro redakti

  • 1746: Gedanken von der wahren Schätzung der lebendigen Kräfte (Pensoj pri la vera taksado de vivaj fortoj)
  • 1755: Allgemeine Naturgeschichte und Theorie des Himmels (Ĝenerala naturhistorio kaj teorio de la ĉielo)
  • 1755: Meditationum quarundam de igne succincta delineatio (Disertacio pri fajro)
  • 1755: Neue Erhellung der ersten Grundsätze metaphysischer Erkenntnisse (Habilitation: Principiorum primorum cognitionis metaphysicae nova dilucidatio) (Nova klarigo de la unuaj bazoj de metafizikaj konoj)
  • 1755: Von den Bewohnern der Gestirne (Pri la loĝantoj de aliaj steloj)
  • 1756: Metaphysicae cum geometria iunctae usus in philosophia naturalis, cuius specimen I. continet monadologiam physicam (Latina disertacio, nomata ankaŭ mallonge Fizika monadologio)
  • 1756: Neue Anmerkungen zur Erläuterung der Theorie der Winde (Novaj rimarkoj pri la klarigo de la teorio de la ventoj.
  • 1762: Die falsche Spitzfindigkeit der vier syllogistischen Figuren (La malbona spriteco de la kvar silogistaj figuroj)
  • 1763: Versuch, den Begriff der negativen Größen in der Weltweisheit einzuführen (Provo enkonduki la terminon de negativaj grandoj en la mondsaĝecon)
  • 1763: Untersuchung über die Deutlichkeit der Grundsätze der natürlichen Theologie und Moral (Esploro pri la klareco de la fundamento de la naturaj teologio kaj moralo)
  • 1763: Der einzig mögliche Beweisgrund zu einer Demonstration des Daseins Gottes (La sole ebla pruvaĵo pri demonstracio de la esto de Dio)
  • 1764: Beobachtungen über das Gefühl des Schönen und Erhabenen (Observoj pri la sento de belo kaj sublimo)
  • 1764: Versuch über die Krankheiten des Kopfes (Provo pri la malsanoj de la kapo)
  • 1766: Träume eines Geistersehers, erläutert durch Träume der Metaphysik (Revoj de spiritvidanto, klarigitaj per revoj de la metafiziko)
  • 1770: Über die Form und die Prinzipien der sinnlichen und intelligiblen Welt (Latina disertacio: De mundi sensibilis atque intelligibilis forma et principiis; Pri la formo kaj principoj de la sensa kaj komprenebla mondo)
  • 1775: Über die verschiedenen Rassen der Menschen (Pri la diversaj rasoj de homoj)
  • 1781: 1-a eldono de Kritik der reinen Vernunft (Kritiko de Pura Racio)
  • 1783: Prolegomena zu einer jeden künftigen Metaphysik, die als Wissenschaft wird auftreten können (Prolegomena pri ĉiu onta metafiziko, kiu povintus aperi kiel scienco)
  • 1784: Idee zu einer allgemeinen Geschichte in weltbürgerlicher Absicht (Ideo pri ĝenerala historio pro mondcivitana intenco)
  • 1784: Beantwortung der Frage: Was ist Aufklärung (Respondo al la demando: Kio estas klerismo) – libere atingelba ĉe DigBib.Org Arkivigite je 2006-10-08 per la retarkivo Wayback Machine kaj Wikisource
  • 1785: Grundlegung zur Metaphysik der Sitten (Fundamento pri la metafiziko de etiko)
  • 1786: Metaphysische Anfangsgründe der Naturwissenschaft (Metafizikaj ekkialoj de naturscienco)
  • 1786: Mutmaßlicher Anfang der Menschengeschichte (Verŝajna komenciĝo de la homa historio)
  • 1787: 2-a, tre pligrandigita eldono de la Kritik der reinen Vernunft (Kritiko de absoluta racio)
  • 1788: Kritik der praktischen Vernunft (Kritiko de Praktika Racio)
  • 1790: Kritik der Urteilskraft (Kritiko de juĝkapablo)
  • 1793: Die Religion innerhalb der Grenzen der bloßen Vernunft (La religio ene de la limoj de nura racio)
  • 1793: Über den Gemeinspruch: Das mag in der Theorie richtig sein, taugt aber nicht für die Praxis (Pri la kutima diraĵo: Tio povintus esti ĝusta laŭteorie, sed ne taŭgas praktike)
  • 1794: Das Ende aller Dinge (La fino de ĉiuj aĵoj)
  • 1795: Zum ewigen Frieden (Al Eterna Paco). Filozofia plano
  • 1797: Die Metaphysik der Sitten (La metafiziko de etiko)
  • 1797: Über ein vermeintliches Recht, aus Menschenliebe zu lügen (Pri supozita rajto, mensogi pro homamo)
  • 1798: Der Streit der Fakultäten (La disputo de la fakultatoj)
  • 1798: Anthropologie in pragmatischer Hinsicht (Antropologio el pragmata vidpunkto)
  • 1800: Logik (Logiko) – verkita de la disĉiplo Gottlob Benjamin Jäsche laŭ prelegoj de Kant
  • 1802: Physische Geographie (Fizika geografio) – verkita de la disĉiplo Rink laŭ prelegoj de Kant
  • 1803: Über die Pädagogik (Pri pedagogio) – verkita de la disĉiplo Rink laŭ prelegoj de Kant

Referencoj redakti

  1. http://vortaro.net/#Kantio
  2. Kuehn, Manfred. Kant: a Biography. Cambridge University Press, 2001, p. 26
  3. Lewis, Rick. 2005. 'Kant 200 Years On'. Philosophy Now. No. 49.
  4. Cosmopolis. Koenigsberg-is-dead.de (23a de Aprilo 2001). Alirita {{subst:FormatoDato|2009-07-24}}. La nomo de la patrino de Kant estas foje erare menciita kiel Anna Regina Porter.
  5. {{{Titolo}}}.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-02. Alirita 2014-07-09.
  7. Biografia informaro fontita el: Kuehn, Manfred. Kant: a Biography. Cambridge University Press, 2001. ISBN 0-521-49704-3 nome normiga biografio de Kant en angla.
  8. "While this sounds skeptical, Kant is only agnostic about our knowledge of metaphysical objects such as God. And, as noted above, Kant's agnosticism leads to the conclusion that we can neither affirm nor deny claims made by traditional metaphysics." Andrew Fiala, J. M. D. Meiklejohn, Critique of Pure Reason – Introduction, paĝo xi.
  9. The Popular Encyclopedia of Apologetics: Surveying the Evidence for the Truth of Christianity, 2008, Harvest House Publishers isbn=9780736920841, Ed Hindson, Ergun Caner, Edward J. Verstraete, paĝo 82, citaĵo=It is in this sense that modern atheism rests heavily upon the skepticism of David Hume and the agnosticism of Immanuel Kant.
  10. (2004) “Kant's Agnosticism: Should We Be Agnostic About It?”, I Don't Have Enough Faith to Be an Atheist. Crossway, p. 59–60. ISBN 9781581345612. “Immanuel Kant's impact has been even more devastating to the Christian worldview than David Hume's. For if Kant's philosophy is right, then there is no way to know anything about the real world, even empirically verifiable things!”.
  11. Gary D. Badcock. (1997) Light of Truth and Fire of Love: A Theology of the Holy Spirit. Wm. B. Eerdmans Publishing, p. 113. ISBN 9780802842886. “Kant has no interest in prayer or worship, and is in fact agnostic when it comes to such classical theological questions as the doctrine of God or of the Holy Spirit.”.
  12. (2006) “The Agnosticism of Immanuel Kant”, Norman L. Geisler, Paul K. Hoffman: Why I Am a Christian: Leading Thinkers Explain Why They Believe. Baker Books, p. 45. ISBN 9780801067129.
  13. Frank K. Flinn. (2007) Encyclopedia of Catholicism. Infobase Publishing, p. 10. ISBN 9780816075652. “Following Locke, the classic agnostic claims not to accept more propositions than are warranted by empirical evidence. In this sense an agnostic appeals to Immanuel Kant (1724–1804), who claims in his Critique of Pure Reason that since God, freedom, immortality, and the soul can be both proved and disproved by theoretical reason, we ought to suspend judgement about them.”.
  14. Kant, Immanuel. Observations on the Feeling of the Beautiful and Sublime. Trad. John T. Goldthwait. Presaĵoj de Universitato de Kalifornio, 1961, 2003. ISBN 0-520-24078-2
  15. The American International Encyclopedia (New York: J.J. Little & Ives, 1954), Vol. IX.
  16. George Gamow, One, Two, Three... Infinity, pp. 300ff. Viking Press, 1954
  17. Cf., ekzemple, Susan Shell, The Embodiment of Reason (Chicago, 1996)
  18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-21. Alirita 2014-07-10.
  19. Christopher Kul-Want kaj Andrzej Klimowski, Introducing Kant (Cambridge: Icon Books, 2005). ISBN 1-84046-664-2
  20. Ein Jahrhundert deutscher Literaturkritik, vol/. III, Der Aufstieg zur Klassik in der Kritik der Zeit (Berlin, 1959), p. 315; kiel citita en Gulyga, Arsenij. Immanuel Kant: His Life and Thought. Trad., Marijan Despaltović. Boston: Birkhäuser, 1987.
  21. Gulyga, Arsenij. Immanuel Kant: His Life and Thought. Trans., Marijan Despaltović. Boston: Birkhäuser, 1987 pp. 28–9.
  22. Gulyga, Arsenij. Immanuel Kant: His Life and Thought. Trans., Marijan Despaltović. Boston: Birkhäuser, 1987, p. 62.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 Derrida Vacant Chair p. 44.
  24. Open letter by Kant denouncing Fichte's Philosophy (in German). Korpora.org. Arkivita el la originalo je 2011-07-19. Alirita {{subst:FormatoDato|2009-07-24}}.
  25. Peirce, C.S., Collected Papers of Charles Sanders Peirce, v.1, (HUP, 1960), 'Kant and his Refutation of Idealism' p. 15
  26. Kant, Immanuel, Logic, G.B. Jäsche (ed), R.S. Hartman, W. Schwarz (tradukistoj), Indianapolis, 1984, p. xv.
  27. Karl Vorländer, Immanuel Kant: Der Mann und das Werk, Hamburg: Meiner, 1992, p. II 332.
  28. La etimologio, fakte, devenas el la greka verbo krino, kiu signifas «dispartigi, analizi, juĝi».
  29. Andrea Gentile, Ai confini della ragione. La nozione di «limite» nella filosofia trascendentale di Kant, Edizioni Studium, Roma 2003 ISBN 88-382-3929-0.

Literaturo redakti

  • Andreas Dorschel, Die idealistische Kritik des Willens: Versuch über die Theorie der praktischen Subjektivität bei Kant und Hegel, Hamburg: Meiner, 1992 (Schriften zur Transzendentalphilosophie 10). ISBN 3-7873-1046-0.
  • Giovanni B. Sala, La Cristologia nella "Religione nei limiti della semplice ragione" di Kant, en Rivista di Filosofia Neo-Scolastica, 96, 2-3, 2004, pp. 235–305.
  • Karl Vorländer, Immanuel Kant. Der Mann und das Werk (Immanuel Kant. La viro kaj la laboro), Leipzig: Meiner, 1924, 3. eldono Hamburg: Meiner, 1992, nova eldono Wiesbaden: Fourier, 2003

En angla redakti

  • Broad, C.D. Kant: An Introduction. Cambridge University Press, 1978. ISBN 0-521-21755-5, 0-521-29265-4
  • Gardner, Sebastian. Kant and the Critique of Pure Reason. Routledge, 1999. ISBN 0-415-11909-X
  • Martin, Gottfried. Kant's Metaphysics and Theory of Science. Greenwood Press, 1955 ISBN 978-0-8371-7154-8
  • Palmquist, Stephen. Kant's System of Perspectives: an architectonic interpretation of the Critical philosophy. Lanham, MD: University Press of America, 1993. ISBN 0-8191-8927-8
  • Seung, T.K. 2007. Kant: a Guide for the Perplexed. London: Continuum. ISBN 0-8264-8580-4
  • Satyananda Giri. Kant. Durham, CT: Strategic Publishing Group, 2010. ISBN 978-1-60911-686-6
  • Scruton, Roger. Kant: a Very Short Introduction. Oxford University Press, 2001. ISBN 0-19-280199-6
  • Uleman, Jennifer. An Introduction to Kant's Moral Philosophy. Cambridge University Press, 2010. ISBN 978-0-521-13644-0
  • Luchte, James. Kant's Critique of Pure Reason. Bloomsbury Publishing, 2007. ISBN 978-0-8264-9322-4
  • Deleuze, Gilles. Kant's Critical Philosophy: The Doctrine of the Faculties. The Athlone Press, 1983. ISBN 0-485-11249-3

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti