Imperia Transantarkta Ekspedicio

La Imperia Transantarkta Ekspedicio (angle Imperial Trans-Antarctic Expedition), 1914-1917, alikonita kiel la ekspedicio Endurance (Endurance Expedition), estis la lasta grava ekspedicio de la tiel nomata "heroa epoko" de la esplorado de Antarkto. Ĝi estis organizita de Ernest Shackleton, kaj celis plenumi la unuan surlandan travojaĝon de la antarkta kontinento. Post la atingo de la suda poluso fare de Roald Amundsen en 1911, la travojaĝo restis laŭ Shackleton "la unua, grava celo de antarktaj vojaĝoj". La ekspedicio estis kompleta malsukceso, sed restis fama kiel epopeo de heroeco kaj superviveco.

La ŝipo Endurance, ĉ. 1915.

La ekspedicio estis plenumita sur la ŝipo Endurance, kiu dronis dum la vojaĝo.

Vidu ankaŭ redakti