Impulskodigo-modulado

La impulskodigo-modulado (IKM) (aŭ pli simple pulskoda modulado, i.e PKM, aŭ PCM laŭ la angla mallongigo Pulse Code Modulation) estas procedo de modulado uzata por transformi signalon analogan en sekvencon de bitoj (ciferecaj). Ĉi tiun metodon inventis Alec Reeves en 1937. Datumstria IKM estas reprezentaĵo cifereca de analoga signo, en kiu la grando de la ondo estas prenata en samformaj intervaloj (specimenoj), ĉiu specimeno povas preni limigitan kvanton da valoroj, kiuj estas kodigitaj.

Samplo kaj cifereca modulado de analoga signalo (ruĝa) per IKM je 4 bitoj.