Imre Boczonádi Szabó

Imre Boczonádi Szabó [boconAdi sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boczonádi Szabó Imre estis hungara operkantisto (tenoro), komponisto, tekstopoeto, abelisto.

Imre Boczonádi Szabó
Imre Boczonádi Szabó
Imre Boczonádi Szabó
Persona informo
Naskiĝo 9-an de novembro 1847 (1847-11-09)
en Kiskunfélegyháza
Morto 4-an de februaro 1933 (1933-02-04) (85-jaraĝa)
en Újpest
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktorokantoverkistokomponistoabelisto
vdr

Imre Boczonádi Szabó[1] naskiĝis la 4-an de novembro 1847 (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 9-a) en Kiskunfélegyháza, li mortis la 4-an de februaro 1933 en Újpest.

Biografio redakti

Imre Boczonádi Szabó maturiĝis en Esztergom, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Pest, samtempe li lernis kantadon en lernejo pri opera branĉo de Nacia Teatro (Budapeŝto). En la teatro li kantadis inter 1873-1875, pli poste en Teatro de Kolozsvár, fine en Budapeŝta Ŝtata Operejo (1895-1905). En tiu longa periodo li ankaŭ komponadis kantojn precipe konvenaj al epoko de Francisko Rákóczi la 2-a, krome li ankaŭ verkis tekstojn por kantoj. Ekde 1885 li komencis bredadi abelojn en la familia bieno en Pálmonostora. En 1902 li prezentis novan abelujon, en 1913 pli bonan kun 24 kadroj. Lia alia abelujo estis portebla, do poste disetendiĝis la migra ebelado. Li establis uzinon por produkti tiajn abelujojn en Újpest kaj li fondis revuon pri abeloj en 1904. Li petis patenton nur unufoje, ĉiuj aliaj abelujoj estis libere kopiitaj. Ankaŭ lia filo estis abelisto.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • liaj kantoj estis eldonitaj en 1875
  • Rendszerem ismertetése (1904)
  • A méhek élete (1911, germane Das Leben dér Bienen 1913)
  • A 42-es Boczonádi-kaptár ismertetése (1919)
  • Kasos méhészkedés keretes gyámolokkal (1921)
  • A méhek élete. I—III. (1921—1923)
  • Méhgazdaság (kunaŭtoro, 1926)

Memorigiloj redakti

  • en 2013 premio estis fondita sub nomo "Boczonádi Szabó Imre"

Fontoj redakti

Referencoj redakti