Imre Boráros [borAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boráros Imre estas slovakia hungara aktoro. Li apartenas al la hungara minoritato en Slovakio.

Imre Boráros
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1944 (1944-02-28) (80-jaraĝa)
en Bratislavo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Imre Boráros [1] naskiĝis la 28-an de februaro 1944 en Bratislavo.

Biografio redakti

Imre Boráros aliĝis al la Hungara Teritoria Teatro en 1965. Inter 1972 kaj 1977 li ludis en Košice, poste li revenis al Komárno. Li ricevis rolojn ankaŭ en Hungario, ekzemple en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Attila József. Li aktoradis ankaŭ en foraj landoj, ekzemple en Usono, Kanado, Svedio, Aŭstralio, Turkio. En 1990 li aliĝis al trupo de Teatro Jókai (pli frue konata Hungara Teritoria Teatro). En 2013 li fondis propran teatron.

Ekde 1991 li ricevis hungarajn kaj slovakajn premiojn, lastfoje premion Kossuth en 2014.

Lia repertuaro (elekto) redakti

Fontoj redakti