FÖLDES Imre [foeldeŝ], estis rumani-hungara pentristo, grafikisto, afiŝisto naskita en Budapeŝto la 5-an de majo 1881 kaj mortinta en 1948 en Budapeŝto. Lia origina familia nomo estis Feld.

Imre Földes
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1881 (1881-05-31)
en Budapeŝto
Morto en 1948
en Bukareŝto
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo litografisto • ilustristo • pentristo • poster artist
vdr
Afiŝo de Földes

Kariero redakti

Imre Földes devenis el juda familio. Li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo kaj ankaŭ en Reĝa Modela Desegna Lernejo ĉe majstroj László Hegedűs, Tivadar Zemplényi kaj poste kvalifikis sin en Vieno, Munkeno kaj Berlino. Li studvojaĝis en Italio, en 1910 li ekspoziciis en Budapeŝto. Komence li kreis litografiaĵojn, dum la 1-a mondmilito kaj Hungara Sovetrespubliko li kreis plurajn afiŝojn. De 1918 li havis en Budapeŝto komunan grafikan atelieron kun Lipót Sátori. Ilia komuna subskribo estis földeSSátori, ili kreis kinejajn kaj politikajn afiŝojn.

De 1921 li estis artgvidinto de Helikon de Temeŝvaro. En 1935 li translokiĝis Bukareŝton.[1] Li vivis ankaŭ en Oradea, en 1945 li revenis Budapeŝton.

Li ricevis premiojn ekde 1908. Cirkostancoj de lia morto restis nebula.

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Külváros
  • Lóversenyen

Fontoj redakti

Referencoj redakti