Imre Hódos
Imre Hódos [hOdoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hódos Imre estis hungara luktisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.
Imre Hódos | |
---|---|
Imre Hódos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1928 en Hajdúnánás |
Morto | 23-an de aprilo 1989 (61-jaraĝa) en Debrecen |
Tombo | Debreceni köztemető |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | amatora luktisto |
Imre Hódos[1][2] naskiĝis la 10-an de januaro 1928 en Hajdúnánás, li mortis la 23-an de aprilo 1989 en Debrecen.
Biografio redakti
Imre Hódos akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. En la sensporta vivo li havis postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li ricevis premiojn inter 1949-1983.
Sporta kariero redakti
Imre Hódos inter 1945-1960 estis luktisto en Debrecen escepte inter 1949-1953 en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono sesfoje inter 1952-1960, samtempe li apartenis al la hungara nacia teamo 28-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952, Hungario en la Somera Olimpiko 1956 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kun ora medalo en klasik-stila luktado (1952), krome en mondĉampionumo li estis la dua en 1953. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1960, poste li estis internacia arbitraciisto ĝis 1988.
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://www.wikidata.org/wiki/Q240951 WikiData
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM58695;jsessionid=ACF380577D3682FDE6EFBBA9A3B601B5 hungarlingva datenaro de muzeo