HAJÓS Imre ankaŭ Imre László Hajós (hajo:ŝ) estis rumania hungara pentristo, artverkisto naskita en Újvidék la 24-an de septembro 1905 kaj mortinta en Arado la 8-an de aprilo 1977.

Kariero redakti

Imre Hajós estis studento de Catul Bogdan kaj Aurel Ciupe en artlernejo de Kluĵo (1928–32). Li debutis kiel ekspozicianto en 1930 en Temeŝvaro en Bánsági Művészeti Szalon, pli poste regule en Bukareŝto, Kluĵo, Temesvár kaj Arado, kie li loksidiĝis. Li estis desegninstruisto, grafikredaktoro kaj ilustraciisto de gazeto Vasárnap. Li gvidis la rubrikon "A magyar művészetért" (Por la hungara arto) en gazeto Erdélyi Hírlap kaj li publikis arthistoriajn, artkritikajn artikolojn en gazetoj Reggel, Havi Szemle, Jövő, Vörös Lobogó.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti