Imre Józsa (aktoro)
Imre Józsa [jOĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Józsa Imre estis hungara aktoro, voĉoaktoro.
Imre Józsa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1954 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de oktobro 2016 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Kocsis • Dóra Létay • Zsuzsa Málnai |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro • aktoro |
Imre Józsa [1] naskiĝis la 18-an de marto 1954 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 2016 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Imre Józsa post lernado estis instrumentisto en fabriko, sed li plulernis kaj li akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1978. Inter 1978-2012 li estis membro de Teatro József Attila, poste li estis senstatusa aktoro. Ankaŭ tiam li havis plurajn rolojn, tamen la komenciĝanta malsano baris la oftan aktoradon. Li ricevis premiojn en 1988 kaj 1997. Li havis 3 edzinojn, la unua kaj tria edzino naskis po unu filinojn.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Kiel plaĉas al vi - Borotva
- La dresado de la megero - Gremio
- Schiller: Maria Stuart - Davison
- Ede Szigligeti: Liliomfi - titolrolo
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - titolrolo
Elektitaj kinejaj filmaj roloj redakti
- ‘‘A téglafal mögött’‘ (1980)
- ‘‘A szalmabábuk lázadása’‘ (1999)
- ‘‘Sólyom országa’‘ (2009)
- ‘‘Gondolj rám’‘ (2016)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Petőfi 1-6. (1977) – titolrolo
- ‘‘Csodakarikás’‘ (1987)
- Rizikó (1993)
- ‘‘Emberek a Holdon’‘ (2002)
- ‘‘A mi kis falunk’‘ (2016)
Dubladaj roloj redakti
- en 574 eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Nicolas Cage, Horst Buchholz, Marlon Brando kaj aliaj
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj [2]
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio
- oficiala paĝo Arkivigite je 2016-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2016-11-01 per la retarkivo Wayback Machine