Imre Kelemen, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kelemen Imre estis hungara juristo, pastro, monaĥo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szentkatolnai ekde 1791.

Imre Kelemen
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1745 (1745-02-26)
en Zalatárnok
Morto 26-an de marto 1819 (1819-03-26) (74-jaraĝa)
en Peŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Imre Kelemen [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1745 en Zalatárnok. Li mortis la 26-an de marto 1819 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Imre Kelemen frekventis gimnazion, poste li studis filozofion. En 1766 li aliĝis al la jezuitoj. Ekde 1771 li instruis en diversaj urboj. En 1773 li pastriĝis, ĉar la ordeno ne plu rajtis funkcii. Li lernis juron en Reĝa Universitato de Nagyszombat, li doktoriĝis en 1775. Ĝuste post la fondiĝo de jura akademio en Győr en 1776 li instruis tie. Post jaroj li instruis en Pécs, Székesfehérvár, Gyöngyös. Inter 1793 kaj 1817 li instruis en la menciita universitato, kiu jam funkciis en Pest. Li instruis ne laŭ libroj, sed laŭ propraj latinaj notoj, kiuj estis tradukitaj al hungara kaj germana lingvoj. Li estis dekano en la studjaroj 1796, 1797, 1807, rektoro en 1798 kaj 1808 [2].

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Propositiones ex universo iure ungarico, quas in reg, scient. Universitate pestiensi... (1808)
  • Propositiones ex universo iure ungarico, quas in reg, scient. Universitate pestiensi... (1812)
  • Institutiones iuris hungarici privati (1814) - ĉefverko [3]

Memorigiloj redakti

  • en lernejo de Zalatárnok prenis la nomon Kelemen Imre

Fontoj redakti