Imre Németh (martelĵetisto)

Imre Németh [nEmet], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Németh Imre estis hungara martelĵetisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, stadionestro, parlamentano. Lia konata filo estis Miklós Németh (lancoĵetisto).

Imre Németh (martelĵetisto)
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de julio 1917(nun 1917-07-23)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 18-an de aŭgusto 1989
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Miklós Németh (lancoĵetisto)
Okupo
Okupo hammer thrower • atleto • politikisto
vdr

Imre Németh[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1917 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 18-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Németh akiris ferlaboristan licencon kaj laboris en fabriko, ekde 1941 li havis posteneton. En 1945 li aliĝis al la komunistoj kaj laboris plu en la fabriko ĝis 1948. Li partoprenis en konstruo de stadiono ekde 1948, poste li estris ĝin inter 1953-1980. Intertempe li estis parlamentano inter 1951-1953. Li ricevis premiojn en 1948 kaj 1951. Lia edzino naskis tri gefilojn.

Sporta kariero redakti

Imre Németh inter 1938-1960 estis atleto (escepte la komencajn jarojn li estis nur martelĵetisto) en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 12-foje unuoble inter 1942-1955, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1941-1956 34-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1948 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kun ora, respektive bronza medaloj, tiutempe li ĵetis trifoje mondajn rekordojn. Inter 1964–1973 li estis gvidanto de la nacia olimpika komitato.

Memorigiloj redakti

  • bazlernejo en Budapeŝto portas la nomon "Németh Imre"

Fontoj redakti

Referencoj redakti