Imre Regéczi Nagy

Imre Regéczi Nagy [regEci nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Regéczi Nagy Imre estis hungara kuracisto, bestkuracisto, fiziologo, profesoro. Lia nomo foje aperis en formo Regéczy.

Imre Regéczi Nagy [1] naskiĝis en 1853 en Miskolc. Li mortis la 10-an de marto 1891 en Vieno.

Biografio redakti

Imre Regéczi Nagy akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1877. En la sekva jaro li partoprenis en la militiro kontraŭ Bosnio kiel armea kuracisto. Hejmenveninta li laboris en instituto ĝis 1884, kie li instruis kaj esploris. En 1881 li atingis la instruan rangon privata profesoro, post 3 jaroj universitata eksterordinara profesoro. Ekde 1890 li iĝis katedrestro en la Veterinara Akademio. Li okupiĝis pri biofiziko kaj hematologio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adatok a szűrődés tanához (1881)
  • Az izomáram nemleges változata által egy másik izomban közvetetlenül kiváltott másodlagos rángásról (1888)
  • Experimentelle Beiträge zur Frage des Porret'schen Muskelphänomens (1889)
  • Vizsgálatok az izomrángás lefolyásának különböző behatásokra beálló módosulatairól, a Jendrássik összehúzódási elméletének alapján (1891)

Fontoj redakti