Imre Schrammel
Imre Schrammel [ŝramel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schrammel Imre estas hungara ceramikisto, skulptisto, altlerneja instruisto, fondinta kaj ordinara membro de Hungara Belarta Akademio, membro de Internacia Ceramika Akademio (1981).
Imre Schrammel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Schrammel Imre |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1933 (90-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Arta Universitato Moholy-Nagy |
Okupo | |
Okupo | skulptisto • ceramikisto • ceramikisto |
Imre Schrammel [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1933 en Szombathely.
Biografio redakti
Imre Schrammel akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1957. Liaj plej gravaj instruistoj estis Miklós Borsos kaj István Gádor. En 1958 li ekinstruis en la Altlernejo kiel asistanto, baldaŭ li akiris pli altajn instruajn rangojn, inter 1993-1999 li estis rektoro. En 1969 li aranĝis la unuan hungaran simpozion pri porcelanoj en Siklós. Krom la instruado li estis arta konsilisto en porcelana uzino de Hollóháza. En 1991 li akiris sciencan gradon DLA. Li instruis ankaŭ en Universitato janus Pannonius, same eksterlande (Usono (1983), Innsbruck (1987), Haifa (1989). Li ricevis premion Kossuth en 1991, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Li edziĝis en 1958, post 3 jaroj filo naskiĝis.
El solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1969, 1990, 1999, 2004, 2008)
- Arthalo Budapeŝto (1974)
- Düsseldorf (1976)
- Kolonjo, Amsterdamo (1981)
- Prago (1986)
- Szombathely (1994, 2015)
El kolektivaj ekspozicioj redakti
- Arthalo Budapeŝto (1971, 2001)
- Frankfurto ĉe Majno (1977)
- Bruselo (1981)
- Bostono (1985)
- Montrealo (1991)
- Budapeŝto (1994, 1997, 2008)
Elektitaj skulptaĵoj (kaj similaj artaĵoj) redakti
- terakota reliefo (1966, Budapeŝto)
- ceramika reliefo (1966, Budapeŝto)
- ceramika reliefo (1977, Balassagyarmat)
- monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito (1994, Vasvár)
- Lőtt oszlopok 1-8. (1981-85)
- Karnevál (serio, 1995-98)
- ornamskulptaĵoj sur eksteraj muroj de Nacia Teatro (Budapeŝto) (vidu la bildon malsupre!)
- memortabuloj (vidu la bildon malsupre!)
Elektitaj disĉiploj redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-05-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Memortabulo fare de Schrammel
-
Memortabulo fare de Schrammel
-
Reliefo fare de Schrammel
-
Ornamskulptaĵoj fare de Schrammel