Imre Szarvasy [sarvaŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szarvasy Imre estis hungara kemiisto, profesoro, membro (korespondanta en 1910, ordinara en 1922) de Hungara Scienca Akademio.

Imre Szarvasy [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1872 en Pest (urbo). Li mortis la 15-an de majo 1942 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Szarvasy frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto. En 1894 li iĝis vicprofesoro en la teknikuniversitato. En 1897 li studvojaĝis. Li atingis la rangon privata profesoro en 1900, post 5 jaroj li iĝis katedrestro. Li estis membro de la hungara senato. Li okupiĝis precipe pri elektrokemio, tergaso de Transilvanio kaj efiko de elektro al kreskaĵoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Organikus kémiai reakciók elektromos áram segélyével (1900)
  • Elektrotermikus eljárások (1911)
  • Elektrochemia (1924)

Fontoj redakti