Imunigo estas la enmeto de imunogeno en la korpon de mamulohomo, por ke ĝi inicu imunreagon. Kiam oni faras tion por kontaktigi la imunsistemon kun patogeno (malsaninicilo), por ke ĝi protektu sin kontraŭ infektomalsano, tiam oni nomas la imunigon vakcino.

Imunigo de infano kontraŭ poliomjelito

Sciencistoj kiel Louis Pasteur kaj Robert Koch multe esploris imunigon.

Ekzistas aktiva kaj pasiva imunigo.

Aktiva imunigo redakti

Ĉe aktiva imunigo (protektiga vakcino) la patogeno, kontraŭ kiu la paciento estas vakcinata, estas inokulita en malforta versio, por ke la korpo kreu la antikorpetojn por lukti kontraŭ la patogenon. Kreiĝas memorĉeloj, kiu imunigas la korpon, ĉar ili memoros pri la viruso. Kiam iu ne estas protektige vakcinata kaj ricevas la viruson, tiam resaniga vakcino povas helpi.

Pasiva imunigo redakti

Ĉe pasiva imunigo la korpo ricevas specifajn antikorpetojn (resaniga vakcino). La korpo ne devas mem krei ilin. La avantaĝo estas pli rapida efiko. Malavantaĝo estas, ke la protekto ekzistas nur tiom longe kiom ekzistas la antikorpetoj. Oni uzas pasivan imunigon, kiam ne estas sufiĉe da tempo por aktiva imunigo.

Eksteraj ligiloj redakti