Inĝenieroj Sen Limoj

'Inĝenierarto Sen Limoj – Florenco (ankaŭ Senlimaj Inĝenieroj) (itale Ingegneria Senza Frontiere – Firenze; mallongigite ONLUSISF-FI) estas ne-ŝtata ne-profitcela asocio, konsistanta nur el volontuloj (studentoj, profesoroj, profesiuloj, spertuloj pri tekniko, ktp.) kiuj proponas siajn konojn en esplorado, formado kaj internaciaj kunhelpado-projektoj por plibonigi la vivon de la plej malriĉaj loĝantoj en la Sudo de la Mondo. Ĝia sidejo troviĝas en Florenco (Italio).

Inĝenieroj Sen Limoj
non-governmental organization for development • internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 1982 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Precipaj celoj de Inĝenierarto Sen Limoj estas pritraktado, realigado kaj disvastigado de inĝenieriaj praktikoj, kiuj povas kuraĝigi plenan realigon de ĉiuj homoj kaj de ĉiuj homaj komunumoj. La teknikaj projektoj disvolviĝas precipe en Afriko (Kongo Kinŝasa, Ganao, Burkino) kaj zorgas pri energio, akvo, rubo, informadiko, ktp.. En multaj aliaj italaj urboj estas samcelaj asocioj. Ili partoprenas kunordigan reton. Ankaŭ en aliaj landoj oni estas homamaj teknikaj asocioj kiuj agas simile.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti