in-addr.arpa estas speciala domajna zono destinita por identigo de nomo de retnodo laŭ ĝia IPv4-adreso helpe de PTR-rikordo. La adreso de retnodo AAA.BBB.CCC.DDD estas tradukata laŭ reversa notado kaj transformiĝas al DDD.CCC.BBB.AAA.in-addr.arpa. Danke al hierarkia modelo de administrado de nomoj aperas ebleco delegi administradon de la domajna zono al la posedanto de IP-diapazono. Por tio oni indikas en la rikordoj de la aŭtoritata nomservilo, ke pri la zono CCC.BBB.AAA.in-addr.arpa (tio estas pri la IP-reto AAA.BBB.CCC.DDD/24) respondecas aparta servilo.

Plenumo de reversa DNS-demando redakti

Dum demandado estas legata la PTR-rikordo enhavanta la serĉatan domajnan nomon. Se tiu rikordo ne ekzistas aŭ respektiva subdomajno ne estas delegita, la IP-adreso estas opiniata ne havanta reversan nomon.

in-addr.arpa redakti

La nomsistema rikordo in-addr.arpa aspektas jene:

56.34.12.10.in-addr.arpa. IN PTR host1.example.net.

Tio signifos, ke al la IP-adreso 10.12.34.56 respondas la nomo de retnodo host1.example.net.

ip6.arpa redakti

La nomsistema rikordo ip6.arpa aspektas jene:

5.4.3.2.1.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.0.8.b.d.0.1.0.0.2.ip6.arpa. IN PTR host1.example.net.

Tio signifos, ke al la IPv6-adreso 2001:0db8::1:2345 respondas la nomo de retnodo host1.example.net.

Senklasa adresado redakti

Kaze de uzo de senklasa adresado estiĝas problemo kun delegado de apartaj subretoj ne koincidantaj laŭ la amplekso kun la klaso (tio estas kun subdomajno de laŭvica nivelo). Por solvo de la problemo estis verkita RFC 2317 priskribanta delegadon de subdomajnoj de in-addr.arpa en senklasa adresado.

Por delegado de diapazonoj de IPv6-adresoj estas uzata la domajna zono ip6.arpa.

Eksteraj ligiloj redakti