In Aménas, arabe إن أمناس‎ [latinliterigo laŭ sistemo DMG ‘In ’Amanās], estas urbo kaj komunumo de Alĝerio. Ĝi situas en la provinco Ilizi en la ekstrema oriento de la provinco kaj de tuta Alĝerio, lime al Libio. La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto kaj en 2008 havis 7385 loĝantojn. Malgraŭ tiu kompare malgranda nombro de loĝantoj la urbo kovras vastan areon de 14 913 kvadrataj kilometroj kaj disponas pri urba nacia flughaveno kun aviadaj linioj al (laŭ la stato de 2013) dek aliaj alĝeriaj urboj. La loka klimato estas varmege subtropika kaj dezerta, kun longaj kaj tre varmaj someroj kaj kun vintroj de mildaj tagaj kaj malvarmaj noktaj temperaturoj, foje sub 0 celsiaj gradoj.

In Aménas
komunumo de Alĝerio
Administrado
Poŝtkodo 33200
Demografio
Loĝantaro 9 225  (2013) [+]
Loĝdenso 619 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 3′ N, 9° 33′ O (mapo)28.059.55Koordinatoj: 28° 3′ N, 9° 33′ O (mapo) [+]
Alto 556 m [+]
Areo 14,913 km² ( 149 1.3 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
In Aménas (Alĝerio)
In Aménas (Alĝerio)
DEC
In Aménas
In Aménas
Situo de In Aménas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo In Amenas [+]
vdr

Tergasa provizejo en Tiguentourine, 25 kilometrojn de la urbocentro, estis atakita fare de islamistoj inter la 16-a kaj 20-a de januaro 2013: provizora rezulto estis 23 mortintaj ostaĝoj (ĉefe eksterlandanoj) kaj 32 mortintaj atakantoj post la reago de la alĝeria armeo.