In the Court of the Crimson King

albumo de King Crimson

In the Court of the Crimson King (En la kortego de la reĝo skarlata, subtitolita An Observation by King Crimson) estas la debuta studia albumo de la angla rok-bando King Crimson, publikigita la 10an de Oktobro 1969 fare de Island Records. La albumo estas unu el la plej fruaj kaj influaj de la progresiva rokmuziko, miksis energian gitaron kaj melotronon, kun ĵazo kaj simfonia muziko, kaj estas ofte konsiderata kiel la ŝlosila registraĵo en progresiva roko, helpinte la disvastigitan adoptadon de la ĝenro komence de la 1970-aj jaroj inter ekzistantaj blus-rokaj kaj psikedelaj bandoj, same kiel ĉe ĵus formitaj grupoj.[1]

Historio redakti

 
Fripp koncerte en 1974.

La albumo atingis la numeron kvinan en la brita sukcesa pintolisto UK Albums Chart kaj la numeron 28an en la usona sukcesa pintolisto US Billboard 200, kie ĝi estis ore atestigita de la Recording Industry Association of America.

La kanto "I Talk to the Wind" (Mi parolas al la vento) estis verkita por la antaŭa grupo de King Crimson nome Giles, Giles and Fripp (la nura tia kanto en la albumo), sed estis retenita de King Crimson por montri la mildan flankon de la grupo.[2] Laŭ la vortumisto Peter Sinfield, la kanto estis influita de Joni Mitchell; en intervjuo de 1997, li diris, ke ĝi estas ankoraŭ la preferata vortumado kiun li iam faris.[2] La kanto "The Court of the Crimson King" estis verkita de klavaristo/lignoblovisto Ian McDonald kaj Sinfield por ilia pli frua grupo The Creation, kaj startis kiel kontrea kanto antaŭ ricevi sian finan formon de progresiva rok-muziko.[3]

Barry Godber (1946–1970), komputilprogramisto amiko de Sinfield, pentris la desegnon por la albumkovrilo. Li uzis sian propran vizaĝon, viditan tra spegulo, kiel modelo, kaj desegnis ĝin per ruĝaj koloroj kun malhelbluaj nuancoj montrante ekspresionisman mienon en kiu elstaras blankaj grandaj okuloj kaj dentoj.[2] Godber mortis en Februaro 1970 pro koratako, tuj post la publikigo de la albumo. Ĝi estis lia nura albumkovrilo; la origina pentraĵo estas nun posedaĵo de Robert Fripp.[4] Tiu kovrilo iĝis ikono el muziko kaj la kulturo de la epoko.

Kantoj redakti

Unua flanko redakti

  • 1. "21st Century Schizoid Man (inklude "Mirrors")"
  • 2. "I Talk to the Wind"
  • 3. "Epitaph (inklude "March for No Reason" and "Tomorrow and Tomorrow")"

Dua flanko redakti

  • 4. "Moonchild (inklude "The Dream and The Illusion")"
  • 5. "The Court of the Crimson King (inklude "Return of the Fire Witch" kaj "Dance of the Puppets")"

Bandanoj redakti

  • Greg Lake – ĉefa voĉo, basgitaro, produktado
  • Robert Fripp – elektra kaj akustika gitaroj, produktado
  • Ian McDonald – saksofono, fluto, klarneto, basklarneto, Melotrono, klaviceno, piano, orgeno, vibrafono, apoga voĉo, kunĉefa voĉo en "I Talk to the Wind", produktado
  • Michael Giles – drumoj, perkutado, apoga voĉo, produktado
  • Peter Sinfield – vortumado, lumoj, produktado

Referencoj redakti

  1. R. Unterberger, "Progressive Rock", en Bogdanov, V.; Woodstra, C.; Erlewine, S. T., eld. (2002). All Music Guide to Rock: the Definitive Guide to Rock, Pop, and Soul (3a eld.). Milwaukee, WI: Backbeat Books. ISBN 0-87930-653-X., pp. 1330–31.
  2. 2,0 2,1 2,2 Stump, Paul. (1997) The Music's All that Matters: A History of Progressive Rock. Quartet Books Limited, p. 52–54. ISBN 0-7043-8036-6.
  3. Stump, Paul. (1997) The Music's All that Matters: A History of Progressive Rock. Quartet Books Limited, p. 46–47. ISBN 0-7043-8036-6.
  4. Barry Godber (English, 1946–1970). Alirita 19a de Majo 2018.