Incipit (eldiru: inĉipit), el la verba latina voĉo incipĕre (= komenci), estas la komenca parolo de la latina formulo kiu enkondukas – foje ankaŭ kun la nomo de la aŭtoro – la titolon de verko; en filologio kaj bibliografio per “incipit” oni referencas al la unuaj vortoj per kiuj reale komenciĝas la teksto.

Incipit de Jacques le Fataliste.

Se en la tradicia terminologio, la voĉo “incipit” difinas ĝuste la komencan vorton aŭ frazon de la verko, ĝia nuna uzo en la moderna literatura kritiko estas pli vasta: ne nur ĝi koncernas la unuan vorton aŭ frazon, sed la tutan ekmarŝan parton kies longo, do, varias. Tiu larĝiĝo, tamen, foje eĉ en antikvuloj ekaperis.

Incipit komunaj redakti

En la hebreaj komponaĵoj, la bibliaj libroj indikiĝas per ilia incipit, nome la unua vorto. Ekzemple, la unua libro (Genezo) estas indikata per Bereshit, tio estas per «En la komenco» (« ... Dio kreis la ĉielon kaj la teron... »).
Tiu hebrea kutimo lokigi la "incipit" fariĝis kutimo ankaŭ ĉe kristanoj. Fakte, incipit aludas per la unua aŭ la unuaj vortoj:
- liturgiajn preĝojn grekajn aŭ latinajn. Ofte tiuj vortoj leviĝis nivelen de titolo: ekzemple, la Kyrie, Agnus Dei, Gloria (incipit: Gloria in excelsis deo), Magnificat, Salve Regina ktp;
- la papajn buleojn kaj enciklikojn en la latina kiel Pacem in Terris; - la manuskriptoj estas indikataj eĉ ili per ilia incipit.
- plej ĝenerale, la incipit resendas al la komenco de literatura teksto, precipe al romano. Analogie foje incipit resendas al la unua vortoj de la verko.
- en muziko: en la pasinto, diversaj polifoniaj verkoj inspiriĝintaj al religiaj muzikaĵoj komenciĝis per gregoriĉanta incipit (ofte ne skribita de la komponisto sed de solisto al kiu ĝi memorigas la plej konata gregoriĉantan melodion).

Celo de incipit (antikva kaj moderna) redakti

La incipit estas, kiel diras fakuloj kiel Bruno Traversetti[1], la “eksplodo kiu generas kaj startigas la kosmon romanan kaj nin envojigas kompreni karakterizojn, intuicii panoramojn kaj estontajn disvolviĝojn”, kaj tio “okazas ĵus kiam ni legas la unuajn dek aŭ dudek liniojn”< br/> “Legante, fakte, la unuan paĝon ni ne altiriĝas al la kono de la tuta romano, kompreneble, sed en ni kreiĝas mensaj emaj spuroj laŭ kiuj orientos nian legadon”.

Kaj la klasika retoriko kaj la modernaj teorioj pri literaturo scias ke se verkisto volas esti akceptita li devas influi, avantaĝe de sia verko, la dispozicieblojn de la publiko, kaj ke la publiko, por povi akcepti verkiston kaj do kion li komunikas, bezonas komunumecigi ampleksan gamon de “situoj” (topoi) emociaj kaj ideologiaj de la publiko.[2]

Klasika retoriko redakti

La klasika retoriko, en Okcidento, konfidis ĝuste al la exordiumproemium (komenca parto aŭ antaŭparolo), la argumentajn regulojn por allogi. La exordium celis direkti la atenton kaj eksciti la favoran dispozicion kaj bonvolemon de la juĝisto al kaŭzo prezentita en la eseado: afero ege malfacila kiam oni disponas pri gradoj de malforta fidindeco”. [3]

Tiu retoriko, kiu antaŭvidis la captatio benevolentiae (= korfavorigon al si), estis reprenita ankaŭ en la prezentado de la modernaj literaturaĵoj.

Titolo kaj incipit redakti

Jam per la titolo la romano (se resti ĉe la romano) estigas komunikan procedon kiu, estante ekstera de la teksto, ofte seminas aludojn ĉar ĝi estas aranĝita per mallonga moto resuma.
La titolo restas ĉiukaze ĉiam elemento ekstera de la teksto vera kaj propra dum la incipit de ĝi estas fundamenta parto kaj konstituiĝas ne nur kiel signalo de ekkarakteriziĝinta identigilo de la verko, sed ankaŭ generas en la leganto meĥanismon de kompleksaj atendoj.

Kie finiĝas la incipit redakti

Ĉiu komenciĝo, sendepende de siaj apartaĵoj, entenas ion simbolan kaj estas krea ago kiu utilas al la tema difino de la legindaĵo, same kiel ankoraŭ hodiaŭ faras la papaj enciklikoj kiuj konfidas al malmultalinia incipit la duoblan taskon de la dokumentado kaj skizado de la enhavo de la teksto. Tiu tamen kiun oni hodiaŭ nomas incipit estas en literaturo io ege malsama kaj pli kompleksa, kaj la unua alestiĝanta problemo estas tiu de ĝia longo.
Se, fakte, oni scias kie komenciĝas la unua incipit-a vorto, ne evidentas kiu estas la lasta.

La incipit finiĝas tie kie la rakonto, jam certa pri sia konvencio, sin konfidas nure al si mem kaj tio povas okazi post unu sola lineo, ĉe la fino de longa enkonduka argumentado, post koncepta interrompo klare difinita aŭ laŭlonge de irvojo, ĉu mallonga aŭ longa, kiu elĉerpas la enkondukon enigante la intrigon aŭ la profilon de la protagonisto.

Incipit In medias res (en la mezo de la aferoj) redakti

La incipit in medias res, ofte ambigua kaj liveranta malrektajn kromajn informojn, estas senrezerve tiu kies realiĝo plej alproksimiĝas al la hipoteza “grado nulo”, katalogita de esploristoj-kritikistoj kaj estas fakte la plej disvastigita ĉiunivele kaj ĉiuepoke.

Kritikistoj trovas kaj evidentigas incipit in medias res en romano, en kinarto kaj en aliformaj literaturaĵoj kaj pri ili priskribas stilon, manierojn kaj efikon ktp. En ĉiu el tiuj artaj genroj oni trovas apartajn manierojn krei kaj lokigi la incipit (in medias res (aŭ ne): incipit kun suspenso, incipit milda kaj parte fenda, incipit geometria kaj laŭgrada, incipit spirala (el la granda la la malgranda, el la ĝenerala al la aparta, el la nedistinkta al specifa ĝis kiam moviĝas la tuta intrigo);[4]incipit cirkla, incipit per paraleloj...

Referencoj redakti

  1. Kiu analizas precipe la incipit el la romanoj.
  2. Baudelaire diradis ke inter la romanisto kaj liaj legantoj devas naskiĝi kompliceco kaj ke tiu kompliceco devas esti aktivigita ĵus antaŭ ol komenciĝas la legado.
  3. Heinrich Lausberg, en Elementi di retorica, Bologna, Il mulino, 1969, p. 31.
  4. Klasika moderna ekzemplo estas tiu de La Gefianĉoj de Manzoni. Ĝi startas per la priskribo de ampleksa kaj vasta pejzaĝo sur kiu tuj haltas la rigardo: “Tiu el la du branĉoj de la lago de Como, kiu estas turnita suden, inter du seninterrompaj monto-ĉenoj, tute sinua kaj golfa laŭ la elstaro aŭ valiĝo de ĉi-lasta, preskaŭ abrupte striktiĝas kaj akiras fluon kaj formon de rivero, inter promontoro dekstre kaj vasta plaĝo aliflanke; kaj la ponto, tie kunliganta la du bordojn, ŝajnas perceptigi pli klare al la okulo tiun ŝanĝon, kaj marki la punkton, kie la lago ĉesas kaj rivero Adda rekomenciĝas, por nomiĝi denove lago tie kie, la bordoj, denove distancaj, etendas kaj kvietigas la akvon, kaj formas denovajn sinuojn kaj golfojn”. Tuj post la rigardo, post esti levinta la okulon al ĉirkaŭantaj pintoj, striktiĝas ĝis halti sur la punkton kie situas la urbo Lecco kaj poste, striktigante eĉ pli la perspektivon, travidas reton de kamparaj stratetoj... ĝis la momento de enfokusiĝo kaj pliampleksigo de la figuro de don Abbondio por konkludiĝi per la serĉo eĉ detaligita, de la ŝtonoj kiujn li piedbatas... kaj nun tiam incipit ĉesas kaj startas la intrigo.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti