Incizivo

antaŭaj dentoj de mamuloj; homo havas 8 incizivojn — po 2 en duono (supra/malsupra) kaj flanko (dekstra/maldekstra)

La incizivo (aŭ sinonime: tranĉodento; latine dentes incisivi) estas dento de mamuloj kiu servas por kapti kaj tranĉi la nutraĵon.

Homa incizivo

La incizivoj

  • estas forte evoluintaj, ĉizilformaj ekz. ĉe la ronĝuloj,
  • etaj kompare kun la aliaj ekz. ĉe karnovoroj
  • kaj mankas kiel ĉe la remaĉuloj en la supra makzelo.

Incizivo kun malfermitaj dentoradikoj karakterizas la ordon de ronĝuloj, leporuloj kaj rostruloj (elefanta dentego). Tio signifas, ke la incizivoj de tiuj bestoj kreskas daŭre dum la tuta vivo.

La homaj tranĉodentoj havas ĉizilformon, la antaŭa parto estas konveksa. La incizivoj de la supra makzelo estas pli grandaj ol tiu de la suba. La homo havas incizivon en la supra/suba makzelo en la dekstra-maldekstra flanko 2-2.

Vidu ankaŭ redakti