Indeksnodo

datenstrukturo pri iu dosiersistema objekto (dosiero, dosierujo ktp) enhavanta la atributojn kaj la loko(j)n sur la disko

Indeksnodoinodo estas datumstrukturo kiu enhavas informojn pri dosiero aŭ repertuaro stokita en iuj sistemoj de dosieroj (ĉefe de tipo Linux/Unikso). En ĉiu dosiero estas numero de inodo en la sistemo de dosieroj en kiu ĝi loĝas, unika en la aparato sur kiu ĝi estas stokita.

Logotipo inodo (indeksa nodo).

Ĉiu dosiero havas unikan inodon, eĉ se ĝi povas havi plurajn nomojn (tiuj nomoj faras referencon al la sama inodo).

La inodoj povas, laŭ la dosiersistemo, enhavi ankaŭ informojn koncerne la dosiero, kiel lia kreinto (aŭ posedanto), lia tipo de aliro (ekzemple sub Unikso : lego, skribo kaj ekzekuto), ktp.

La inodoj enhavas ĉefe la meta-datenoj de la dosieroj, kaj aparte tiuj koncerne la rajtoj de aliro.

Inodo kaj komando redakti

La numero de inodo estas unika nombro por la dosiersistemo, kie ĝi estas. Oni povas rigardi tiun numeron per la ŝelkomando

ls -i mia-dosiero.txt

Referencoj redakti

Indeksnodo : El Komputika Vortaro 2012 En ĉiuj lingvoj aperas kiel 'inodo'.Ĉar ne povas esti eraro kun alia vorto en esperanto, inodo (indeksa nodo) taùgus.