Indiana Jones

fikcia arĥeologo kaj aventurulo

Indiana Jones estas fikcia rolulo de serio de filmoj, kreita de George Lucas, reĝisorita de Steven Spielberg.

Indiana Jones
fikcia homo • filma rolulo • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo
Kreita de George Lucas
Verko Ĉasantoj de la Perdita Arkeo
Indiana Jones kaj la Templo de Pereo
Indiana Jones kaj la Lasta Krucmilito
Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio
Indiana Jones and the Dial of Destiny
Indiana Jones comic books
The Adventures of Indiana Jones Role-Playing Game
Indiana Jones and the Fate of Atlantis
Indiana Jones and the Last Crusade: The Graphic Adventure
Indiana Jones and the Infernal Machine
Indiana Jones and the Staff of Kings
Indiana Jones et le Temple du Péril
The Young Indiana Jones Chronicles
Rolita de Harrison Ford, Corey Carrier, River Phoenix, Sean Patrick Flanery, George Hall, Anthony Ingruber
Informoj
Kaŝnomo Indiana Jones • Indy
Sekso vira
Nacieco Usono
Ekipita per fedora
Edukejo Universitato de Ĉikago
Okupo arkeologo • spiono • militisto • universitata instruisto • aventuristo
Patro Henry Jones
Patrino Anna Mary Jones
Edzo/Edzino Marion Ravenwood
Infanoj Mutt Williams
Malamikoj René Belloq • Arnold Toht • Mola Ram • Irina Spalko
vdr

Ĝis 2008 estas kvar filmoj, kies ĉefaktoro estis Harrison Ford. Pro la granda sukceso de la filmoj, multaj romanoj, bildstrioj, komputilaj ludoj temas pri la aventuroj de Indiana Jones kaj dum la 1990-a jardeko oni filmis la televidserion La kronikoj de la juna Indiana Jones, kie Corey Carrier, Sean Patrick Flanery kaj George Hall prenis la ĉefrolon.

"Indiana" estas pseŭdonimo, kiun li prenis el la familia hundo[1]. Lia persona nomo estas Henry Walton Jones, Jr.[2] Liaj amikoj nomas lin "Indy". Indiana Jones estas arkeologo kaj instruisto ĉe la Universitato Marshall de Konektikuto.

Kiel arkeologo, li serĉas antikvajn valoraĵojn kaj fojfoje laŭ liaj aventuroj, li nevole enmiksas sin en la aferoj de povaj malamikoj, kiuj ofte havas politikajn aŭ militajn celojn. Tamen, la juna Indy ne dubis pri enmiksi sin en militoj kaj en komisioj, kiuj havus gravajn sekvojn.

Li kutime vestas fedoran ĉapelon, ledan jakon kaj portas vipon kiel utilegan ilon por ĉia danĝera okazo. Ĉe la universitato li vestas formalan virveston kaj okulvitrojn.

La origino de la rolulo redakti

George Lucas disvolvis ideon por du filmserioj, kiuj estus dividitaj laŭ ĉapitroj, inspiritaj je filmserioj de la 1930-a kaj la 1940-a jardekoj[3]. La unua nomiĝis "La aventuroj de Indiana Smith" kaj temis pri aventurema arkeologo. La dua "Stelaj Militoj" temis pri kosmaj aventuroj.

Li unue faris la filmon Stelajn Militojn kaj lasis flanken la ideon pri la arkeologo ĝis akcidenta renkontiĝo, kiun li havis kun Steven Spielberg ĉe Maui. Spielberg volis filmi kinaĵon pri James Bond sed Lucas parolis al li pri Indiana kaj Spielberg konvinkiĝis pri la ideo. Post ŝanĝi la familian nomon de la aventurulo kaj kelkajn scenerajn detalojn, ili interkonsentis kun Paramount Pictures por filmi kvin filmojn pri la aventuroj de Indiana Jones.

Kinofilmoj redakti

La unuaj tri filmoj estis grandaj sukcesoj en la 1980-aj jaroj kaj estas ĝis nun kultaj filmoj.

Referencoj redakti

  1. The Last Crusade (la lasta krucmilito).
  2. Corey Carrier menciis la kompletan nomon dum la ĉapitro My first Adventure (Mia unua aventuro) ĉe la televidserio La kronikoj de la juna Indiana Jones.
  3. Indiana Jones: Making the Trilogy (Kiel fariĝis la trilogio) Paramount Pictures. (DVD, 2003-a jaro)

Eksteraj ligiloj redakti