Indigo (farbo)

kemia kombinaĵo

Indigo estas grava kaj valora farbaĵo (kies koloro estas indiga), produktita ĝis ĉ. 1900 nur el specioj de indigoarbusto (Indigofera) kaj genro Isatis.

Kemia strukturo de Indigo

Indigo estis jam konata en la antikva Azio, Egiptio, Grekio, Romio, Britio kaj Peruo. Oni uzas ĝin nuntempe por farbi la tolaĵon de la laboristaj vestoj. Oni dum longtempe farbis je malhela la lanon.

La antaŭmaterialo de la indigo estas la indikano. Tiu estas senkolora, akvosolvebla kemiaĵo, kiu facile hidrolizas al glukozo kaj indoksilolo. Tiu lasta oksidiĝas al indigo.

La kemian strukturon de la indigo publikigis en 1883 Adolf von Baeyer. Oni produktis fine de la 1890-aj jaroj jam per konkuraj metodoj la indigon. La metodo - uzata ankaŭ hodiaŭ - baziĝas sur tio, ke oni produktas la indoksilolon el miksaĵo de natria hidroksido kaj natrio-amido (natrio-fenil-glicinato).

La indigo estas transformebla al pluraj pli simplaj kombinaĵoj, sed el praktika vidpunkto gravas nur redukto de indigo al solvebla, flava leŭkoindigo. Oni farbas per tio tekstilfadenojn kaj poste oksidas denove al indigo.

Simil(struktur)a farbaĵo estis en la antikvo la tirusa purpuro - ĉe la Mediteraneo - el sekreciaĵo de la mara heliko (Murex brandaris)