Indriði G. Þorsteinsson

Indriði G. Þorsteinsson (18-a de aprilo 1926 - 3-a de septembro 2000) naskiĝis en la biendomo Gilhagi en Skagafjörður (islande: Sveitarfélagið Skagafjörður) en norda Islando. Li okupis sin pri diversaj laboroj, ekzemple kiel taksiisto kaj ĵurnalisto. Dum ioma tempo li estis redaktoro de la ĵurnalo La Tempo (Tíminn) en Reykjavík. Indriði estas tre konata verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ankaŭ aperigis unu poemlibron. Liaj plej famaj romanoj estas 79 el la taksiejo (79 af stöðinni) 1955 kaj Tero kaj filoj (Land og synir) 1963.

Indriði G. Þorsteinsson
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1926 (1926-04-18)
en Sveitarfélagið Skagafjörður
Morto 3-an de septembro 2000 (2000-09-03) (74-jaraĝa)
en Hveragerði
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Familio
Infanoj Arnaldur Indriðason vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Indriði.

Filo de Indriði estas verkisto Arnaldur Indriðason.

En Esperanto aperis redakti

En tempoj de paco (Á friðartímum), novelo, en La Tradukisto en traduko de Hafsteinn Bjargmundsson.