Industria muziko

muzika ĝenro

Industria muziko estas muzika ĝenro tre proksima al elektroniko kaj punko en ĝia esprimiĝo, sed ĝi radikas en brumuziko, improviza, eksperimenta kaj konkreta muzikoj.

Emblemo de Industrial Records

Esprimdeveno redakti

La esprimo devenas de la muzikeldonejo Industrial Records, kreita en 1976 en Britio de Genesis P-Orridge, Cosey Fanni Tutti, Chris Carter, and Peter Christopherson kiu formos plurajn industriajn grupojn kiel ĉefe Throbbing Gristle. La frazon «industria muziko por industria popolo», posta slogano de tiu eldonejo kaj de la movado, eltrovis usona artisto kaj komponisto Monte Cazazza.

Historio redakti

Kvankam la esprimo devenas de Britio, industria muziko estas tuteŭropa fenomeno, kiu tiom originis en Orienta Eŭropo kiom ĝi disvolviĝis en diversaj landoj tutmonde, aparte Germanio. Oni ĝenerale konsentas pri la komenco de la industria «filozofo» ĉe la italaj futuristoj komence de la 20-a jarcento. L'arte dei Rumori (L'arto de bruoj) manifesto de Luigi Russolo (1885-1947) verkita en 1913 grave influis bruismon kaj industrian muzikon. Poste, la sonaj eksperimentadoj de usona John Cage aŭ de francaj Pierre Schaeffer, Pierre Henry kaj Pierre Boulez, inventistoj de konkreta muziko kaj elektrakustika muziko, estos evidentaj referencoj. Dum la 1970-oj, industrio estas pli kaj pli influata de Karlheinz StockhausenSteve Reich, patroj de ripetada kaj minimumista muzikoj, kaj kreskas inter la libera ĵazo de interalie Henry Cow kaj la punka eksplodo. En Germanio, grupoj kiel Amon Düül, Faust (muzikgrupo), la komenco de Kraftwerk kaj de Tangerine Dream pavos la vojon por Einstürzende Neubauten, kulta grupo kiu vere difinas la industrian muzikon. Sozialistisches Patientenkollektiv, pli fama sub la mallongigo SPK, formita en Aŭstralio kaj poste migrante Eŭropen, estas ankaŭ notinda grupo de la industria ondo.

En Britio, paralele de Throbbing Gristle, Cabaret Voltaire ankaŭ estos fundamenta industria muzikgrupo.

Filozofio redakti

Industrio signis novan generacion de muziko, alprenante malhumanigitan kaj mekanikan sonon reference al la malvarma kaj malmilda atmosfero de urboj. Ĉerpante kaj radikante en brumuziko - aŭ bruismo - kies celo estis redifinon de muziko, ĝi sin fordonas al senĉesaj eksperimentoj, malstrukturigante kaj restrukturigante la sonaron, aldonante uzinajn, maŝinajn, aŭtovojajn flanksonojn por emfazi senperan kaj senesperan, iome mizantropan atmosferon. Nur post tiu «sona migrado» kiu malproksimiĝas de «agrikultura» kaj romantisma ŝablono de muziko, industria muziko revenos al melodia kaj racia strukturo, sen tamen forlasi urban frenezemon kiu estas samsorta kiel tiu de punko, kaj elektronikan eksperimentadon.

Dua industria ondo redakti

Jen listo de industriaj grupoj formita dum la 1980-aj:

Laibach, Test Dept, Nurse With Wound, Hafler Trio, Nocturnal Emissions, Coil, Vivenza, Étant Donnés, Die Form, Zoviet France, Pacific 231, Blackhouse, P16 D4, Asmus Tietchens, Lustmord, Cranioclast, Esplendor Geométrico, Merzbow, Art&Technique, KMFDM, Minamata, Nox, Denier du Culte, Le Syndicat, Muslimgauze, Current 93, Controlled Bleeding, Hunting Lodge, Les Tambours du Bronx...

Vidu ankaŭ redakti