Industriaj planoj pri Germanio post la Dua Mondmilito

La industriaj planoj pri Germanio post la Dua Mondmilito estis konceptoj, kiujn la Aliancanoj konsideris apliki en Germanio sekve de la Dua Mondmilito por redukti kaj administri la industrian kapablon de Germanio.

Limoj de Germanio post la Dua Mondmilito (1949). Okcidenta Germanio estas montrita blue, Orienta Germanio estas montrita ruĝe, La protektorato Sarlando sub franca ekonomia kontrolo estas montrita verde. La Ruhr-regiono, la industria motoro de Okcidenta Germanio, estas montrita brune, ĉar je certa grado ĝi estis sub la kontrolo de la Internacia Institucio pri la Ruhr-regiono. La antaŭ-milita germana teritorio oriente de la Oder-Neisse-limo estas montrita grize, kiel ĝi estis atribuita al Pollando kaj parte (norda orienta Prusio) aneksita per la Sovetunio. Ĉi tio inkluzivis Silezion, la dua plej granda industria centro de Germanio post la Ruhr-regiono. Okcidenta Berlino estas montrita flave.

La Potsdaman konferencon la usona delegacio partoprenis sub influo de la tiel nomata "Morgenthau-plano" de la tiutempa usona ministro pri financoj, kiu alstrebis dividon kaj ekonomian malfortigon de Germanio por malebligi ke de tie plian fojon povus fonti mondmilito. Sekve en la konferenco la venkintaj Aliancanoj decidis malfondi la germanan armeon, ĉiujn germaniajn fabrikojn de armiloj kaj ĉiujn civilajn industriojn kiuj povus apogi rearmigon de la lando. Ĉi tio inkluzivis la detruon de ĉiuj produktejoj de ŝipoj kaj aviadiloj. Plue oni decidis, ke civilaj industrioj kiuj povus havi militan potencialon, kiu en la moderna erao inkluzivis preskaŭ ĉiujn industriajn branĉoj, estu severe limigita. La limigo de la civilaj industrioj difiniĝu per "aprobitaj pacaj bezonoj" de Germanio, kiuj estu tiaj, ke la ekonomio de Germanio estu je averaĝa nivelo de la aliaj landoj de Eŭropo. Por atingi tion, ĉiu industria unuo estis juĝata por vidi kiom da fabrikoj Germanio bezonus por teni ​​tiun minimuman nivelon de ekonomia forto.

Krom la politika intenco limigi la ekonomian forton de Germanio, la registaro de Sovetunio ankaŭ havis la fortan motivon ricevi rekompenson pri la grandegaj damaĝoj kiujn la milita atako de Nazia Germanio kaŭzis al Sovetunio, kvankam antaŭe la du diktaturoj havis traktaton ne ataki sin reciproke, sed per interkonsentita konkero hegemonie dividi inter si la pli malgrandajn ŝtatojn de centra kaj orienta Eŭropo, kaj Nazia Germanio klare rompis tiun traktaton. Tiel Sovetunio postulis kaj ricevis grandan teritorian kompenson (krom la relative malgranda norda parto de la germania provinco orienta Prusio Sovetunio ricevis la tutan orientan parton de Pollando, dum Pollando kompense ricevis la orientan parton de Germanio, do "ŝoviĝis plurcent kilometrojn okcidenten"), kaj krome ankaŭ transportigis multajn pliajn ekonomiajn valorojn (transportilojn, maŝinojn, kompletajn fabrikojn, krome ankaŭ artaĵojn kaj aliajn neindustriajn valoraĵojn) de Germanio al Sovetunio.

La registaro de Usono kompare apenaŭ konsideris ricevon de rekompenso, sed antaŭ la komenco de la Malvarma Milito ankoraŭ konsideris la venkitan Germanion eventuala estonta minaco pli ol onta aliancano. Por alfrunti tiun minacon, kadre de la klopodoj por malaltigi la germanan industrikapablon, por kiu oni bezonus karbon aŭ lignon, kaj planis ampleksan senarbarigon de Germanio. Fontoj de la usona registaro konfesis, ke tiu klopodo celis la "lastan detruon de la militeblo de la germanaj arbaroj." La tial okazinta senarbarigo povus "esti anstataŭita nur de grava forsta disvolviĝo eble post unu jarcento."[1]. Dum pli klariĝis kaj akriĝis la Malvarma Milito inter okcidenta bloko gvide de Usono kaj orienta bloko gvide de Sovetunio, la registaro de Usono tamen jam en marto 1947 laŭ doktrino de la tiutempa usona prezidanto Harry S. Truman ŝanĝis tiun politikon kaj koncentriĝis starigi ekonomie fortan kaj politike usonecan okcidentan Germanion, kiu estu ŝirmilo de la okcidenta bloko kontraŭ la orienta "malamiko".

Referencoj redakti

  1. Nicholas Balabkins, "Germany Under Direct Controls; Economic Aspects Of Industrial Disarmament 1945-1948, Rutgers University Press, 1964. p. 119. La du citaĵoj aludas al respektive: U.S. office of Military Government, A Year of Potsdam: The German Economy Since the Surrender (1946), p.70; kaj U.S. Office of Military Government, The German Forest Resources Survey (1948), p. II. Por similaj asertoj vidu G.W. Harmssen, Reparationen, Sozialproduct, Lebensstandard (Bremen: F. Trujen Verlag, 1948), I, 48