Induzio

Membrano kiu kovras la sorojn ĉe filikoj

La induzio [2] estas maldika membrano kiu protektas la sporangiojn ĉe la filikoj. La koloroj de la induzioj estas tre varieblaj : blankaj, flavaj, brunaj. Ili povas esti liniaj, faboformaj aŭ esti formataj de la marĝeno de la frondo rulvolvata je si mem.

Skemo [1] de soro de filiko.

La formo kaj la ĉeesto de la induzioj povas esti grava karaktero por identigi la filikogenrojn kaj la filikofamiliojn.

Notoj redakti

  1. fronde = frondo; face supérieure = supra flanko; face inférieure = suba flanko; sporange = sporangio; indusie = induzio
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 472