Inercia forto

(Alidirektita el Inerteca forto)

En fiziko, inercia forto estas forto kiu estiĝas en neinercia referenckadro, kie ĝi ŝajnas efiki tute same kiel la aliaj fortoj. Ĝi ankaŭ nomatas ŝajnforto, aŭ fikcia forto, ĉar ĝi ne fontas el efektiva fizika interago inter korpoj, sed estiĝas pro la akcelo de la referenckadro rilate al inercia referenckadro.

Foje, fizikaj problemoj pli facile solveblas en neinercia referenckadro; tiam oni devos enkalkuli inerciajn fortojn, por ke la inercia principo povu aplikiĝi ankaŭ en la neinercia sistemo. Ekzemple, ofte komforta referenckadro estas la supraĵo de Tero, kiu tamen ne estas inercia pro la turniĝo de la planedo: tial ekestas inercia fortoj, kiel ekzemple la forto de Coriolis, kiu ludas gravan rolon en veterscienco ĉar ĝi rimarkinde influas la horizontalan movon de aeramasoj en la atmosfero.