Infana pornografio

pornografio montranta infanojn

La infana pornografio estas tiu pornografio prezentanta eksplicitajn seksagadojn kiujn partoprenas infanoj. Oni povas uzi diversajn rimedojn por ĝia produktado, inkludante rakontojn, revuojn, fotografiojn, skulptaĵojn, desegnaĵojn, bildstriojn, pentraĵojn, animacion, sonregistradon, filmojn, filmetojn kaj videoludojn. La infana pornografio estas dividita en simulita infana pornografio kaj pornografio kiu estis produktita per rekta partopreno de neplenaĝuloj. Juraj difinoj de infana pornografio ordinare inkludas seksajn bildojn kie aperas antaŭadoleskaj kaj adoleskaj neplenaĝuloj.

Leĝoj pri posedo de infana pornografio en la mondo.
     – Posedo de infana pornografio laŭleĝa
     – Posedo de infana pornografio kontraŭleĝa
     – Posedo de ajna speco de pornografio kontraŭleĝa
     – Datumoj nehaveblaj (aŭ oni ne emas serĉi la haveblajn datumojn)

Naŭdek kvar el la 187 membroŝtatoj de Interpol havis leĝojn specife adresataj kontraŭ infana pornografio en 2008, kvankam tio ne inkludas la naciojn malpermesantajn ĉian pornografion. Sur tiuj 94 landoj, 58 malpermesas posedon de infana pornografio sendepende de la intenco distribui ĝin. Nuntempe, distribuado kaj posedo de infana pornografio estas malpermesataj en preskaŭ ĉiuj okcidentaj landoj. Vasta movado laboras por tutmondigi la malpermeson de infana pornografio, inkludante la ĉefajn internaciajn organizaĵojn, kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj la Eŭropa Komisiono.[1]

La 16-an de oktobro 2019 la aŭtoritatoj en Britio kaj Usono anoncis ke 337 suspektataj uzantoj en 38 landoj estis arestitaj sekve de enketo pri infanpornografio ĉe retejo en Darknet. La retejo troviĝinta en Sud-Koreio kutimis akcepti ciferecan valuton kiel pagon. Policaj organizaĵoj el Germanio, Sud-Koreio, Britio kaj Usono konsistigis la internacian enketularon. Ĉe la kerno de la afero estis retejo «Bonvenon al videaĵo», kies oficiala funkcianto estis Jong Woo Son el Sud-Koreio. Laŭ la aŭtoritatoj, la retejo gastigis kvaronon de miliono da videaĵoj enhavantaj seksperfortojn kontraŭ infanoj, inkluzive de etuloj kaj beboj. Oni diras ke la retejo ekfunkciis en junio 2015. La aŭtoritatoj fermis kaj konfiskis la retejon en marto 2018.

Referencoj

Vidu ankaŭ