Infanoj de nia Tero

Infanoj de nia Tero estas sveda fotolibroserio eldonita de Rabén & Sjögren, kiu traktas la ĉiutagajn vivojn de infanoj el la tuta mondo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. La ilustraĵoj estas de Anna Riwkin-Brick. La aŭtoroj estis Astrid Lindgren, Elly Jannes, Leah Goldberg, Eugénie Söderberg, Vera Forsberg kaj Cordelia Edvardson.

Infanoj de nia Tero
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Astrid Lindgren, Elly Jannes, Lea Goldberg, Cordelia Edvardson, Eugénie Söderberg, Vera Forsberg
Lingvoj
Lingvo sveda lingvo
Eldonado
Eldondato 1951
Eldonejo Rabén & Sjögren
Ĝenro porinfana literaturo
vdr

La libroj temas ĉiu pri infano el Eŭrazio, Afriko kaj ankaŭ unu de Usono (Havajo), kies ĉiutaga vivo estas bildigita per bildoj kaj mallonga teksto. La celo estas doni impreson de la vivo de infanoj en diversaj landoj.

Fono redakti

La fota libroserio estis unue eldonita en la sveda de Rabén & Sjögren. La unua libro de la serio (Elle Kari) estis eldonita en 1951. Unue Anna Riwkin-Brick prenis fotojn de Elle-Kari kaj ŝia ĉirkaŭaĵo kaj poste Elly Jannes verkis la rakonton [1]. La libroserio estis tradukita en 18 lingvojn, inkluzive de la angla (titolita Children's Everywhere - De infanoj ĉie), germana (titolita: Kinder unserer Welt– Infanoj de nia Mondo [2]) kaj hebrea (titolita: ילדי העולם – Infanoj de la Mondo [3]). La unua eldono en Germanio kaj tiu en Britio sole inkluzivis 25,000 kopiojn [4]. La libro estis sekvita de 14 pli da libroj, kiuj estis vendita pli da ol 900,000 kopioj. La rakontoj estas bazita sur veraj eventoj.

La serio redakti

Jaro Titolo

(esperantlingva)

Origina titolo

(svedlingva)

Aŭtoro
1951, 1952 Elle Kari Elle Kari Elly Jannes
1956, 1958 Noriko-San: knabino de Japanio Eva möter Noriko-san Astrid Lindgren
1958, 1959 Sia lives sur Kilimanĝaro Sia bor på Kilimandjaro Astrid Lindgren
1959, 1959 Miaj svedaj kuzoj Mina svenska kusiner Astrid Lindgren
1960, 1961 Lilibet, infano de cirko Lilibet, cirkusbarn Astrid Lindgren
1961, 1961 Mokihana vivas en Havajo Mokihana bor på Hawaii Eugénie Söderberg
1962, 1963 Marko vivas en Jugoslavio Marko bor i Jugoslavien Astrid Lindgren
1963, 1964 Dirk vivas en Nederlando Jackie bor i Holland Astrid Lindgren
1964, 1964 Eli vivas en Israelo Eli bor i Israel Leah Goldberg
1965, 1965 Randi vivas en Norvegio Randi bor i Norge Astrid Lindgren
1966, 1967 Noj vivas en Tajlando Noy bor i Thailand Astrid Lindgren
1967, 1968 Gennet vivas en Etiopio Gennet bor i Etiopien Vera Forsberg
1968, 1968 Matti vivas en Finnlando Matti bor i Finland Astrid Lindgren
1969, 1970 Miriam vivas en Kibuco Miriam bor i en kibbutz Cordelia Edvardson
1970, 1971 Salima vivas en Kaŝmiro Salima bor i Kashmir Vera Forsberg

Bibliografio redakti

  • Bettina Kümmerling-Meibauer: Lost in nostalgia. Images of childhood in photobooks for children. In: Elisabeth Wesseling: Reinventing Childhood Nostalgia: Books, Toys, and Contemporary Media Culture. Studies in Childhood, 1700 to the Present, Routledge, 2017, ISBN 9781317068464

Referencoj redakti

  1. Erika Hallhagen. "Sápmi i litteraturen", 6 February 2016.
  2. Wir über uns.. Arkivita el la originalo je 2018-05-20. Alirita 2023-11-26.
  3. Bettina Kümmerling-Meibauers Der Blick auf das Fremde. Astrid Lindgrens und Anna Riwkin-Bricks Fotobilderbücher.
  4. Graves, P. (1975). Swedish Children's Books in Britain. Signal, 18, 137.