La termino informa socio priskribas socion baziĝantan sur informaj kaj komunikaj teknologioj. La procezo de interplektiĝo de tiuj teknologioj kun ĉiuj areoj de homa vivo karakterizas postindustriisman kaj postmodernisman socion tipan por la plej multaj modernaj industriiĝintaj ŝtatoj de la mondo. La termino ne estas strikte difinita kaj ofte uziĝas kune, multfoje sinonime, kun la termino "scia socio". Ĉu la nunan socion pli bone karakterizas la unua aŭ dua termino, aŭ ambaŭ, estas demando pridisputebla.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti