Tradicie, oni nomis infuzorioj tiujn ĉelojnmikroorganismojn, kiuj havas harciliojn aŭ aliajn strukturojn de movigo por sia moviĝo en likva medio. La unuaj organismoj de tiuj karakteroj observitaj (en la dua duono de la 17-a jarcento) de Leeuwenhoek estis atingitaj el elfojnaj infuzaĵoj, de tie devenas la nomo infuzorioj.

Dum oni antaŭeniris en la kono pri la mikroorganismoj kaj oni atribuis ilin al diferencaj taksonoj, la termino infuzorio iĝis senuza en la nivelo de la biologio. Pro tio la nuntempa enkadrigo taksonomia estas malfacila, kvankam la plej-parto estas inkluditaj aktuale en la regno protista. La termino infuzorio ne havas validan taksonomian karakteron (ne estas taksono), tio estas, ĝi ne inkludas difinitan kaj unikan tipon de vivaj estaĵoj, sed aplikiĝas al granda kvanto de vivaj estaĵoj tre diferencaj.

Lamarko konsideris la infuzoriojn kiel unuan gradon de organiziteco de animaloj el la plej simplaj al la plej perfekta (la homo). Li difinis ilin kiel mikroskopajn korpojn, sen radia dispozicio nek speciala organo[1].

Referencoj redakti

  1. Jean-Baptiste Lamarck. [1809] (1987) Filozofio zoologia (france, al Esperanto tradukis Valo). SAT-Broŝurservo, p.  118.