Inga Akvofalo estas rapidejoj je 40 km el Matadi en la Demokratia Respubliko Kongo kie la rivero Kongo falas 96 m dum la fluado de 15 km.[1]

La produktita baseno el super Inga Akvofalo.

Inga Akvofalo formas parton de pli granda grupo de rapidejoj - nome Livingstonaj Akvofaloj - kaj estas situantaj pli proksime al la malsupra parto de tiuj akvofaloj. Ili formiĝas en akra bordo de la rivero Kongo kies larĝo tie fluktuas el pli ol 4 km al 260 m.[2] Kun averaĝa elfluo de 42,476 m³/s ĝi estas eble la plej granda akvofalo en la mondo,[3] kvankam Inga Akvofalo fakte ne estas vera akvofalo.

Ĝi estas la loko de Inga hidroelektra centralo.

Notoj redakti

  1. World Waterfalls Database Inga Falls Arkivigite je 2018-02-17 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Inga Falls Wondermondo
  3. World Waterfalls Database World's Largest Waterfalls Arkivigite je 2008-12-18 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 5° 30′ S 13° 37.5′ O / 5.500 °S, 13.6250 °O / -5.500; 13.6250 (mapo)