Ingroj, memnome InkerojneIĵoralajne, estas la ĉefa indiĝena popolo de Ingrio (kune kun Votoj). Fine de la 19-a jarcento plejmulto de la enloĝantaro de Sankt-Peterburga regiono parolis iun Finnan (Ingran) dialekton, sed laŭ popolnombrado en 1989 nur 302 el 820 registritaj ingroj ankoraŭ parolis sian propran lingvon. Multaj ingroj perdis siajn vivojn en Stalinaj gulagoj.

Ingroj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Flago ingroj

La hodiaŭaj Ingroj vivas inter la riveroj Narva kaj Neva. Ankaŭ ekzistas aktiva elmigrintula societo en Finnlando, sed malfacilas aserti kiuj el tiuj estas "veraj" ingroj, kaj kiuj estas posteuloj de "Ingriaj Finnoj", Luteranaj finnoj elmigrintaj Ingrien dum la 17-a jarcento. Ankaŭ la propraj Ingroj hodiaŭ kutime estas Luteranoj.

La ingroj origine estis kareloj kiuj dum la 11-a jarcento translokiĝis suden, de Karelio al historia Ingrio. Pro tio ilia lingvo tre similas al la karela, kaj al la finna. Tradicie estis du grupoj de ingroj: la "iĵoroj" de Okcidenta Ingrio, kaj la "veraj" ingroj de la golfeto de Sankt-Peterburgo.

Eksteraj ligiloj redakti