Inicialokomenclitero estas komenca litero de vorto.

Paĝo el la Horlibro de Giovanni II Bentivoglio, Bolonjo, ĉirkaŭ 1497–1500. Humanisma minuskulo kun tutkoloraj inicialoj kaj ornamoj.

Multaj aŭtoroj pro modesteco subskribas siajn artikolojn per inicialoj (komencliteroj de la persona kaj familia nomoj).

En la mezepoko, kiam oni skribis librojn permane, estis kutimo desegni la inicialon de ĉapitro (la unuan literon de la ĉapitro) kaj foje de frazo kiel miniaturan pentraĵon, veran artverkon, en kiu aperis ankaŭ homaj figuretoj. Tiuj literoj nomiĝas ĉefliteroj[1].

Ankaŭ nun, de tempo al tempo, oni presas la ĉapitrajn inicialojn tre grandaj aŭ eĉ kun ornamaĵoj, laŭ la estetika koncepto de la presisto.

Fontoj redakti

  1. https://vortaro.net/#%C4%89eflitero_kd