Injekto[1] en medicino estas la enkonduko de kuracilo aŭ biologiaj produktoj al celita loko en la korpo pere de la prenpiiko en le necessa korpa histo pere de injektilo kaj hipoderma pinglo.

Unufoje uzebla injektilo el plasto.
Sanlaboristo en Meksiko ricevante intramuskole vakcinon kontraŭ la KOVIM-19.

La injektiloj estas aktuale el plasto, venas enmetitaj en saketo el hermeta silikono, estas sterilaj kaj uzeblaj por unusola fojo, cele al evitado de riskoj de infektoj de unu paciento al alia. Estas variaj grandoj de injektiloj. Ekde la plej malgrandaj, kun kapacito de po unu mililitro aŭ kuba centimetro, uzata ĉefe por la administrado de insulino al pacientoj de diabeto, ĝis la plej grandaj, kun kapacito de 60 mililitroj. La plej oftaj estas de 3 kaj de 5 mililitroj.

Estas kvar formoj de injektoj: intravejna, intramuskola, subhaŭta kaj intrahaŭta.

Injekto estas tre ofta sistemo por aplikado de vakcinoj, kontraŭdoloriloj, anestezo, inter aliaj terapioj, sed ankaŭ estas uzata por aplikado de toksaj kaj narkotaj drogoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. En PIV Alirita la 12an de Septembro 2021.